La nova jaro jam ne estas tiom nova, kaj la tempo por denove pagi vian memvolan kotizon jam alvenis antaŭ tagoj. La kotizperiodo estas januaro-marto. Via apogo gravas, por ke ni daŭre povos reteni Esperanto-Landon, kaj tiel daŭre havi lokon por niaj agadoj.
Ni kore dankas al ĉiu, kiu elektas subteni nin.
Apogantoj:
A-landanoj L$ 3000 (= US$ 12,30 = 9,70 eŭroj)
B-landanoj L$ 2000 (= US$ 8,30 = 6,50 eŭroj)
Amikoj:
minimume L$ 600 (= US$ 2,70 = 2,10 eŭroj)
Vi povas pagi rekte al Kasisto Citron, aŭ per la aŭtomato en Esperanto-Lando. Vi ankaŭ povas pagi al nia konto duvi-d ĉe UEA. Se vi pagas ekstere de Dua Vivo, informu nian kasiston pri tio per retpoŝto: esperantokomunumo-ĉe-gmail.com
Pli da informoj vi trovos en nia regularo.
Nome de Kasisto Citron,
Bergino

















Lastaj komentoj