Ne estis granda surprizo, sed mi fariĝis ege trista, eksciinte, ke Lariko ne plu gvidos la mardajn kursojn.
Ŝi ja pravas: Ne estis senchave prepari ĉiam novan materialon por 2 – 3 homoj.
Tio pensigis min: ĉu tiuj esperantistoj, kiuj ĉie ĉiam elmontras sian esperantistecon, eĉ tri horojn semajne ne kapablas dediĉi… do, ni diru: pri sia lingvoevoluo. Aŭ por iu pli sindonema afero: por tio, ke plu ekzistu instruado, babilado, esperanto-renkontiĝoj en Dua Vivo.
Ĉu vere finiĝos ne nur la eblo de virtualaj renkontiĝoj, sed ankaŭ la unikaj ebloj de lernado, lingva praktikado de Esperanto? Mi ne povas, ne volas kredi tion.
Mi volas fari ankoraŭ ĉion eblan… kaj se eĉ tiel ne…
Mi ja jam enketis pri eko de nova kurso, kaj la respondoj estis grandparte pozitivaj. Kaj tio kuraĝigis min, verki kaj dissendi tiun ĉu alvokon, kun konkretaj proponoj.
Se estos almenaŭ dek aliĝintoj (tiam mi povos kalkuli je 5 partoprenantoj, en optimuma kazo), okazos la sekva kurso:
Nivelo: Komencinto. Tio signifas, ke necesas kompreni simplajn frazojn en Esperanto, kaj ankaŭ respondi ilin, kaj skribe, kaj voĉe, ne estas problemo se kun eraroj. La aliĝinto povu prezenti sin, (voĉe) paroli pri si, pri la farmilio, laboro, lernado, loĝloko.
Temoj: Ripeto de simplaj, kun aldono de novaj gramatikaĵoj, gramatikaj taskoj, lego- kaj parolekzercoj, preparo kaj prezento de dialogoj pri la ĉiutaga vivo. En tiu ĉi kadro, foje okazos ankaŭ prelegoj, en nivelo por progresantoj.
Tago kaj tempo: La lecionoj daŭros 1 horon kaj 15 – 20 minutojn, ĉiumarde, je la 11h30 AM, DV-tempo, tio signifas, ke ekde la 20h30 laŭ Mez-eŭropa Tempo (MET), kiu validas inter alie por Francio, Germanio, Italio, Hungario.
Financoj: Ĝis nun, kaj ankaŭ estonte la kursoj en DV estis – estos senpagaj. Estas tamen nia tasko pripensi kaj solvi la eblon de renkontiĝoj, komunaj lernadoj, prelegoj, ktp – por kiuj donis kaj ankoraŭ donas eblon nia bela Esperanto-Lando. Do, estu plu nia tasko apogi ĝin, laŭ niaj ebloj…
Komenco de la kurso: La 12an de februaro, mardon. Ĉar la kurso komenciĝos je la 110h30 AM, la aliĝontoj alvenu je la 11h00, laŭ Mez-Eŭropa Tempo je la 20h00.
Loko: Lernejo de Esperanto-Lando (Esperanto-Lando, Heim (91, 129, 26)
Por aliĝi al la kursoj, necesas, ke vi havu rolfiguron („avatar”) en Dua Vivo (Second Life), pri aliĝo, partopreno, ktp vi povas legi en diversaj lingvoj ĉe ligilo: http://secondlife.com/
Fine mi petas ĉiujn kiuj povas, disvastigi tiun ĉi informon.
Mi esperas, ke ni povos komenci denove kurson marde.
La supraj ne tuŝas la jam (de pli ol 2 jaroj) ekzistantan kurson, jam por progresantoj, ĉiulunde, al kiu kompreneble eblas ĉiumomente aliĝi, se la lingvonivelo konvenas por la aliĝonto (legu: https://duavivo.wordpress.com/2012/08/17/plia-kurso-por-progresantoj/).
Lastaj komentoj