Afiŝita de: hxocxjo | 08.03.2016

Internacia Tago de Virinoj

AF E  virina tago dl

La 8a de marto estas rekonita de Unuiĝintaj Nacioj kiel la “Internacia Tago de la virinoj”. Oni speciale memorigas pri la atingoj de tiu “duono de la homaro” kaj la neceso de justa kaj egaleca socio sen diskriminacio pro sekso. Kvankam en multaj landoj oni jam preskaŭ sukcesis, oni ne forgesu ke ankoraŭ restas granda malegaleco en aliaj mondopartoj.

Ĉu la deklaro kaj celebrado de ĉi tiu tago helpas aŭ utilas? Ĉu el ĝi nur al komercistoj aŭ politikistoj? Ĉu en niaj landoj estas plena egaleco? Kiel oni povas havi samtempe familian vivon kaj laboron ekster la hejmo? Pri tiuj temoj ni babilis komforte sidantaj sur nia teraso ĉe E-Lando. Eble la tago estas pli simbola ol utila en la realo, sed ankaŭ ĝi estas preteksto por dialogi kaj pripensi. Ni ne forgesu pri la historio, nek pri virinoj ankoraŭ ne ĝuantaj bazajn homajn rajtojn.

Al ĉiuj virinoj, ni kore deziras feliĉan tagon!

 

 

 


Responses

  1. Gratulegojn por la bone verkita artikoleto!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: