Saluton geamikoj,
ĉe la marbordo en Esperanto-Lando estas nun motorboato.
Se vi deziras iomete ekskursi ĉirkaŭ nia bela Esperanto-Lando, vi povas uzi nian novan komunan motorboaton.
– Sidiĝu en la boaton – tiel, ke vi klakas ĝin. (La unua, kiu sidas en la boato estos la kapitano)
– Por stiri la boaton necesas premi la sagoklavojn – dekstren, maldekstren, antaŭen (sago supren) kaj malantaŭen (sago malsupren).
Ĝuu vian ekskurson kaj revenu al Esperanto-Lando. Invitu viajn geamikojn al Esperanto-Lando.
ATENTU! La boato malaperos aŭtomate kiam vi ekstaros.
Amike
Babilonto Karu
Komenti