Afiŝita de: Lariko Melnik | 01.08.2011

DV dum la UK

Pluraj nunaj kaj eksaj DV-anoj ĉeestis la kongreson, kaj estis tre agrable havi la okazon finfine renkonti ilin en la reala vivo. Bonulo kaj Bergino prezentis DV-on per filmeto dum la Movada Foiro, kaj disdonis la belan informfolion verkitan de Babilonto (reviziitan de mi) kaj grafike prilaboritan de Bonulo. Espereble tio poste estos disponebla en la reto.

Dum la Kleriga Lundo ni havis 90 minutojn por prezenti DV-on al plena ĉambro da kongresanoj. La prezentistoj estis mi, Bonulo, Bergino kaj Freekodedo ĉe la UK, kaj Dorina en DV. Mi estis tre kontenta vidi, kiom da homoj ĉeestis en DV. Bedaŭrinde, ni ne havis sufiĉe da tempo antaŭ la kunveno por aranĝi la teknikan flankon (estis nur 15 minutoj post la fino de la antaŭa kunveno), kaj ni ne sukcesis bone kunligi la sonsistemon. La homoj en DV povis bone aŭdi nin, sed la homoj en la salono ne povis aŭdi la voĉon de Dorina, tiel ke necesis ripeti ĉion, kion ŝi diris. Poste mi komentis pri tio al la KKS (organizanto de la kongreso), kaj diris, ke antaŭ tia aranĝo, oni bezonas pli da tempo. Bona priskribo de la kunveno aperis poste en la Kongresa Kuriero, kiun vi povas legi ĉi tie (unua paĝo, unua ero en la rubriko “Kongresaj raportoj”):  http://uea.org/pdf/vikinga_vocho_5_ven.pdf

Ankaŭ en mardo mi povis prezenti nian edukan agadon dum la Tago de la Lernejo. Mi havis nur 25 minutojn, kaj denove parto de la tempo perdiĝis pro teknikaj problemoj, sed mi montris filmeton de Dorina, kiu instruas en DV. La parto, kiu plejmulte kaptis la atenton de la ĉeestantoj, estis la momento kiam ŝi mem leviĝis, flugis trans la muron, kaj revenis tra la muro. Poste Roy McCoy diris al mi: “Se Cseh estus havinta Duan Vivon, kion li estus povinta fari!”


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: