Afiŝita de: dorina2009 | 05.07.2011

NI ĜUU KUNE LA SOMERON!

Vere multe mi pensadis, kian, kiun programon prezenti al VI, DuaVivaj Esperantistoj… mi pensadis, kaj pensadis, kaj mi eĉ malfruis, je unu monato, ĉar intertempe estis problemetoj pri la komputilo, poste mi devis reinstaligi ĝin, kaj intertempe mi libertempis (nur unu semajnon, entute), kaj poste denove la komputilo, kiu reinstailita fariĝis tute nova, kial novnaskito, necesis „instrui” ĝin pri ĉio…

Do – tamen, espereble mi sukcesis kompili (kun helpo) sufiĉe interesan kaj ĝueblan menuon por la restantaj du monatoj. Por  helpi al vi elekti (tamen – prefere venu al ĉiuj!) kaj elturniĝi, ni rigardu kune, kion mi, kaj la kontribuontoj proponas al vi.

Vizitu lingvokursojn! La lingvokursoj en Dua Vivo estas vere bonkvalitaj, interesaj, kun instruistoj profesiaj – kaj, ili kostas por vi neniom. Kiel unu el la kursgvidantoj, mi proponas al vi, ke vi ne kontentiĝu per aktiva (jes!) partopreno en la kursoj, sed post ili, vi reiru al la lerninta materialo – ĉu en la lernejo, ĉu en viaj notoj. Kaj – precipe se vi ne estas kontenta pri via parolkapablo, kaj viaj ebloj ekzerci vin en esperantlingva babilado – partoprenu, kun via funkcianta kapaŭskultilo la Vendredajn Babilrondojn. Ekde majo, anstataŭ Babilonto, ĝin lerte mastras Camille, kiu invitas unuavice komencantojn.

Estante somero, multaj ferias, kaj tiel ankaŭ la kursoj ne ĉiam okazos en la regula tempo. La kursgvidantoj ĉiam informos vin, sed ne okazos kurso por la grupanoj en Alternativa Kurso por Komencantoj inter la 11a kaj la 25a de julio (2 fojojn – anstataŭ la 25a estos UK-renkontiĝo).

Se vi ŝatas kvizojn, estos speciala kvizo por ne-germanoj: kiu scias pli pri Germanio, la 17an, kun ŝercoj kaj ludoj. Se tamen vi estas germano – vi estas ege bonvena helpi al Babilonto, kiu inventas – kolektas la demandojn.

Dum UK, en la tago de Kleriga Lundo, UK-anoj havos la eblon konatiĝi kun nia „Dua-Vivo” – kun la helpo de Lariko kaj la aliaj persone ĉeestantoj estos prezentata nia Esperanto-Lando, la Lernejo, Biblioteko, Babilejo, kaj ĉefe – ni mem. Tial provu – laŭeble – liberigi vin de devoj kaj emoj en la reala vivo la 25an de julio, inter la 12h30 kaj 14h00, Mezeŭropa Tempo kaj venu al Esperanto-Lando!

(legu pli:  https://duavivo.wordpress.com/2011/07/02/prezentado-de-dv-dum-la-kongreso/

Julio estas plene je diversaj, interesaj programoj. Jam baldaŭ, la 9an Davit Yacubsen konatigos nin kun sia nova perkomputila lingvo-evoluiga lud-programo. La prezentado estos sabaton, por usonanoj malfrue vespere, por eŭropanoj posttagmeze – tiel ni klopodis, ke la interesiĝantoj povu partopreni.

La monaton ni fermos per festado: la 30an, sabaton, Babilonto havos sian 3an naskiĝtagon en DuaVivo kaj li invitas nin ĉiujn babili, danci (tre bonajn dancojn li povas prezenti al vi!) kune,  en la bela, impona Auroro-Lando (***Auroro*** Dori & Babi, Mo Mo Island (95, 162, 22). Se vi havas, surmetu duon-formalan, aŭ formalan robon, kompleton – se vi ne havas, venu iom pli frue, kaj aĉetu vestaĵon senpage!

Dum vi ĝuas la someron kaj ferias ie, aŭ hejme – ne forgesu, ke denove estos interesa ekspozicio, al kiu ankaŭ via kontribuaĵo estas dezirata! Certe ankaŭ vi posedas, aŭ almenaŭ vidis imponan Esperanto-bildkarton – nun bonvolu prezenti ĝin, ilin en ekspozicio. En la Ekspozicio de Esperanto-Bildkartoj estos prezentataj ĉ. 30 – 50 bildkartoj, vi jam NUN povas sendi ilin al la organizantoj (Babilonto Karu kaj Dorina Landar).

Pri la partopreno: la bildkartoj povas esti via propraĵo, pruntita aŭ mem-farita. Estas konsiderata Esperanto-bildkarto, se a.) sur ĝi videblas iu „esperantaĵo”, kiel Z-portreto, skulptaĵo, ktp, b.) se la teksto sur la bildkarto estas en Esperanto, c.) se la teksto (ne-esperantlingva) sur ĝi ne-miskompreneble aludas al Esperanto. Se vi havas tian bildkarton, aŭ vi prunteprenas ĝin, vi povas skani ĝin, poste  fari „teksaĵon (texture)” en via DuaViva programo el la preta bildo. Se vi ne havas bildkarton, vi povas trovi tian en la reto. Eĉ – vi mem povas krei Esperantan bildkarton – kial ne? Jen eblo!  Vi poste mem povas fari la bildon – „objekton” kun la preta „teksaĵo”, aŭ vi donos la puran teksturon al la organizantoj. Atentu: Kion vi donas al la organizantoj, tio devas esti kopiebla,  modifebla kaj transportebla – la organizantoj certigas vin, ke ili neniel uzas vian bildon ekster la ekspozicio! Ne forgesu: la malfermo estos jam fine de aŭgusto (rapide flugas somero – kiel ĉiam!) kaj post la malfermo de la ekspozicio ni denove havos festeton kun dancado.

Mi esperas, ke prelego pri perlo de hungara literaturo – samtempe aŭguro pri homara sorto – vekos vian interesiĝon kaj vi emos- povos partopreni ĝin la 14an de aŭgusto, dimanĉon. Ĉi-foje estos mi, Dorina la preleganto.

Mia propono do estas: ni ĝuu kune la someron, kaj kiam vi havas tempon, venu, vizitu nin, partoprenu la programojn, kiujn zorge kaj plejkore kunordigas por vi:

Dorina Landar



Responses

  1. Dorina, gratulon pro la bona programo. Bedaŭrinde kelkaj el ni ne ĉeestos por kunfesti la naskiĝtagon de Babilonto, ĉar ni estos en Kopenhago.

    Mi volas tamen atentigi vin pri erareto en la horoj de la kursoj. Mia kurso okazas je 22.00 MET, sed tio estas 13.00 en DV (ne 14.00, kiel vi skribis). Fakte, vi donis malĝustan horon por ĉiuj kursoj – eble tiuj horoj estas ĝustaj vintre, sed ne en la somero. La horoj estas en ordo por la aliaj aranĝoj, mi kredas.

  2. Dankon Lariko, pro la komento kaj atentigo! Fakte, mi ech ne pensis rigardi la horaron de la kursoj, char mi uzis ja la printempan programon, kaj mi ne pensis, ke en la printempa programo estas ankorau la vintra horaro…


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: