Afiŝita de: Lariko Melnik | 02.07.2011

Prezentado de DV dum la kongreso

Dum la Universala Kongreso en Kopenhago, ni havos tri okazojn por prezenti nian agadon en DV.

Sabato 23 julio: Movada Foiro. Tio estas okazo, kiam ĉiuj Esperanto-asocioj povas prezenti sian agadon en granda foiro. Ankaŭ Dua Vivo estos tie. Bedaŭrinde, ne estos retkonekto, do ni montros filmeton pri la agado en DV kaj disdonos informfoliojn.

Lundo 25 julio: Kleriga Lundo, 12.30-14.00 (MET) (10.30-12.00 GMT, 03.30-05.00 en DV). Ni havos retkonekton kaj povos projekcii sur granda ekrano. Ni montros al la publiko en Kopenhago nian agadon, promenos en Esperanto-lando, kaj espereble povos intervjui kelkajn el la ĉeestantoj. BONVOLU ĈEESTI EN DV, SE VI POVOS.

Mardo 26 julio: Tago de la Lernejo. Tiam mi havos duonan horon por prezenti Duan Vivon kiel edukan ilon. Mi montros filmeton pri niaj kursoj kun intervjuo kun Dorina, kiu klarigos, kiel oni instruas en DV.

Espereble en la semajno post la kongreso, pluraj novuloj eniros Duan Vivon. Bonvolu laŭeble ĉeesti por bonvenigi ilin!


Responses

  1. […] en Ceteraj aferoj « Prezentado de DV dum la kongreso LikeBe the first to like this […]


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: