Afiŝita de: dorina2009 | 19.05.2011

VENDREDA BABILRONDO – POR KOMENCANTOJ!

Nia Babilrondo komenciĝis jam en la komenco de 2009, kaj foje ni havis tre belajn kaj interesajn renkontiĝojn – unuavice tamen kun tiuj, kiuj jam pli – malpli bone parolas kaj komprenas Esperanton. La celo de tiuj babilrondoj estis – estas evoluigi unuavice la parolkapablon, kuraĝigi tiujn, kiuj skribe jam diskutas, sed iomete timas la voĉbabiladon.

Intertempe multaj tiuj babilemaj „progresintoj” forlasis definitive aŭ portempe nian DuaVivon, aŭ simple la tiean esperantistaron…. aŭ ne emas dediĉi tempon al Babilrondoj. Kaj dume tiuj, kiuj ne havas sufiĉe da spertoj kaj sentas sin ne tiom sekuraj en la babilado, iom timetas pri la Babilrondoj…

Tial estas ege bonvena la iniciato de Camille – transpreni ĝin de Babilonto, kaj anstataŭ la „progresintojn” babiligi unuavice „komencantojn”.

Do, morgaŭ, vendrede vespere, tiuj, kiuj antaŭ nelonge eklernis Esperanton, okazos la unua babilado pri memprezento…

Kiel sin prezenti, kiuj estas la unuaj demandoj, respondoj, kiam oni renkontiĝas kun alia esperantist(in)o ??!

La Babilrondo okazos – kiel kutime – en la Enĉiela Esperanto-Lando…. Eble jam sufiĉe varma estas la vetero por restadi ekstere…

Atentu tamen: estas ioma ŝanĝo rilate la tempon: Ĝi komenciĝos je la 13.00 (DVT), 22.00 (MET). , en la lernejo de E-lando…

Ĝis baldaŭ

– Babilonto Karu, Camille Orfan, Dorina Landar –


Responses

  1. Gratulon, Camille! Mi esperas, ke la unua babilado bone sukcesis!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: