Afiŝita de: Lariko Melnik | 09.04.2011

Lundaj lecionoj

Dum la lunda leciono, la 11an de aprilo, ni korektos kelkajn mallongajn artikolojn el Vikipedio.
La postan lundon, la 18an de aprilo, venos gasto, itala esperantisto Davide Zingone, por paroli al ni pri Esperanto kaj kinarto.
Horo: 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET).


Responses

  1. Post la tre interesa kaj sukcesa prelego de Davide Zingone pri Esperanto kaj kinarto, mi petis lin sendi al mi alineon pri sia sperto kiel preleganto en DV. Jen ĝi:

    Antaux kelkaj tagoj mi prelegis en Dua Vivo pri la interrilatoj inter Esperanto kaj tutmonda kinarto. Mi devas konfesi, ke temis pri sperto tute nova por mi, cxar mi ne kutimas frekventi cxi tiun virtualan ejon. Tamen, malgraux mia malsperteco, la rezulto estis kontentiga. Dum pli ol duonhoro mi parolis per mia mikrofono antaux spektantaro atentema, konvena kaj vere internacia, cxar cxeestis partoprenantoj el multaj diversaj landoj. La aplikado de la modernaj informadikaj iloj al la lingvo internacia estas, laux mia vidpunkto, ege avantagxa: oni povas sperti la veran forton de Esperanto kiel internacia komunikilo, en komforta, senstrecxa etoso, rekte de propra logxejo. La esplorado de la novaj limoj de la internacia komunikado estas definitive fascina! Davide Zingone


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: