Afiŝita de: Lariko Melnik | 07.04.2011

Raporto pri la Jarkunveno

Raporto pri la Jarkunveno de Esperanto-komunumo en Dua Vivo
2a de aprilo 2011

Ĉeestis 20 homoj: Babilonto Karu, Bergino Dale, Camille Orfan, Clara 65, Cyril Svoboda, Dorina Landar, Fajro Viatruso, Faolinn Morani, Freekodedo Box, Johano Warden, Karim Dunbar, Kyutaro Osumi, Lariko Melnik, Luna Wysios, Mia Biscuit, Orange Arado, RoyMcCoy Romano, Ryo Seigo, Shanti Bright, Slytso ?

1. Dorina raportis pri la programo de la pasinta jaro.
En novembro komenciĝis la alternativa kurso en horo taŭga por azianoj gvidata de Dorina. Kutime ĉeestas 4-6 japanoj, 1 ruso, 1 aŭstraliano, 1-2 francoj; la nombro de lernantoj varias inter 4 kaj 12. Post la tertremo en Japanujo, la japanoj plejparte malofte ĉeestis, dum la lecionoj daŭras. Ekde aprilo la lecionoj povos denove senprobleme daŭri. Pro somera tempo en Eŭropo, la leciono nun komenciĝos unu horon pli frue en Japanujo kaj Aŭstralio/ Nov-Zelando.
La lecionoj por komencantoj kaj progresintoj gvidataj de Triksi kaj Lariko bonorde daŭras.
Orange gvidas lecionojn en la franca por franclingvaj DV-anoj ekde januaro.
Kyutaro informis, ke li organizas retan kurson. Li intencas proponi konversacian parton en DV.
Lariko informis, ke ŝi kaj Renato prezentis Esperanton en la itala ĉe itallingva grupo en DV. Bergino filmis la okazon, sed Lariko ankoraŭ ne kontrolis la filmon por aperigo.
La ĉeestantoj dankis Dorinan kaj Babilonton pro organizado de tre bona kaj vigla programo dum la jaro.

2. Bergino prezentis la financan raporton (vidu la raporton sube). La financa situacio estas ankoraŭ relative forta, tamen dum la lasta pagoperiodo (januaro-marto) la unuan fojon la elspezo por la luo estis pli granda ol la ricevitaj kotizoj. Kutime Esperanto-komunumo havas proksimume 20 Apogantojn (la homoj parte ŝanĝiĝas, sed la nombro restas pli-malpli stabila), sed ĉi-jare ĝi perdis 4-5 Apogantojn kaj 1-2 Amikojn. Se la situacio daŭros tiel, necesos ekuzi la bonhavon ĉe UEA.
La kotizoj nun estas pagendaj por la periodo aprilo-junio, do ĉiuj estas petataj kontribui. Bergino verkos artikoleton pri la situacio, kiam ŝi invitos la homojn pagi siajn kotizojn.
Oni dankis la tri kasistojn kaj precipe Berginon pro la malfacila kaj detala laboro. Estas ĉiam necese havi tri kasistojn, por ke tri homoj sciu la pasvorton de Kasisto Citron.

3. Dua Vivo havos tablon ĉe la Movada Foiro dum la UK en Kopenhago. Pluraj DV-anoj iros al la kongreso kaj povos deĵori ĉe la tablo: Lariko, Bergino, Freekodedo kaj Bonulo. Ĉi-jare verŝajne ne estos retkonekto dum la Movada Foiro, do ili remontros la filmeton, kiu tre bone funkciis pasintan jaron.

4. Ideoj por estonta agado: Leviĝis la ideo pri Esperanta muzikteamo. Kyutaro proponis, ke li kontaktos kantistinon Anjo Amika, kiu jam iufoje aperis en DV. Se la afero teknike solveblas, li petos ŝin gitarludi kaj kanti en DV. Krome, Dorina kaj Babilonto proponis futbalmaĉon en DV, se estos sufiĉe da ludantoj.

5. Baldaŭ komenciĝos la elekto de la nova estraro. Nur Apogantoj kaj Amikoj de E-Komunumo rajtas proponi kandidatojn, kaj estraranoj devas esti Apogantoj. Tial necesas kolekti la kotizojn por la nova periodo antaŭ ol komenci la elekton. Ekde la 16a de aprilo dum du semajnoj eblos proponi kandidatojn por la estraro antaŭ ol komenci la voĉdonadon.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: