Afiŝita de: berginodale | 07.04.2011

Kotizoj por aprilo-junio

Denove estas tempo por repagi la kotizojn. Ĉu vi apogos nin?

En Dua Vivo ni havas kelkajn elspezojn. La ĉefa elspezo estas nia tereno Esperanto-Lando. Tiu terpeco vere estas spaco en komputilo, kaj por uzi tiun spacon ni devas pagi. La luo por nia lando estas 4000 L$ semajne (egalas al ĉ. 11 euroj), sed ni ricevas 5% da rabato kiam ni pagas por kvar semajnoj aŭ pli samtempe. Por tuta jaro, ni elspezas ĉ. 200.000 L$ (egalas al ĉ. 555 euroj).

Pro tiuj elspezoj, ni petas vian subtenon. Ni jam havis nian terenon dum du jaroj, kaj ĝis nun ni havis sufiĉe da apogantoj. Sed ĉi vintre la nombro falis iomete. Ĉu tio daŭros? Mi estas optimisto, kaj pensas ke temas nur pri intertempa falo.

La kotizoj kompreneble estas tute libervolaj. Nur se vi VOLAS nin finance subteni, vi pagu. Vi ankaŭ povus apogi nin per deĵorado en Esperanto-Lando anstataŭ pagi per mono. Estas bone ke troviĝas homoj en nia lando, por saluti novulojn ekzemple.

Se vi estas inter tiuj, kiuj volas subteni Esperanto-Landon, bonvolu donu vian kontribuon por la periodo aprilo-junio antaŭ la 15-a de aprilo.

Apogantoj:
A-landanoj L$ 3000
B-landanoj L$ 2000

Amikoj:
minimume L$ 600

Vi povas pagi ene de Dua Vivo al Kasisto Citron, aŭ per la aŭtomato en Esperanto-Lando. Vi ankaŭ povas pagi al nia konto duvi-d ĉe UEA. Se vi pagas ekstere de Dua Vivo, informu nian kasiston pri tio per retpoŝto: esperantokomunumo-ĉe-gmail.com

Ĉu vi havas demandojn? Eble vi trovos la respondon en nia regularo.

Nome de Kasisto Citron,
Bergino


Responses

  1. Mi mem pagas per la konto duvi-d ĉe UEA, sed por fari tion, oni kompreneble devas pagi per reala mono! Tial mi kalkulis, kiom kostas la kotizoj per dolaroj kaj eŭroj. Jen miaj konkludoj:

    Apoganto (A-lando) L$ 3000 = US$ 12,30 = 8,50 eŭroj.
    Apoganto (B-lando) L$ 2000 = US$ 8,30 = 5,80 eŭroj.
    Amiko L$ 600 = US$ 2.70 = 2,00 eŭroj.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: