Afiŝita de: dorina2009 | 16.03.2011

PRI NIAJ GEAMIKOJ EN JAPANIO

En plago la sentoj plifortiĝas…

tial mi pensis, ke estu – ankaŭ ĉi tie – forumo, kie ni povas ricevi kaj doni informojn pri niaj geamikoj en Japanio.

Ni timzorgas por vi, geamikoj… kaj ni admiras vian memregadon!

Kaj tio afero estas problemo de ni ĉiuj, la tuta homaro, kaj bedaŭrinde malmultaj povas helpi, kaj terure, ke estas viktimoj.

Mi ne volas nun publike filozofadi pri tio, la sentoj certe min influas.

Mi celas nur, ke ĉi tie, kiu ion scias: aldonu!

Bonvolu aldoni – se vi scias – el kiu teritroio, parto de Japanio la informo alvenis!

Jen mi, kiel la unua:

Hieraŭ, la 15an de marto, laŭ japana tempo post la 10a vespere mi „persone” – do, en DV – renkontiĝis kun Akashi Popstar (gubernio Chiba). Li diris, ke li, kaj liaj parencoj fartas bone.

Ankaŭ hieraŭ, Noktema Crystal, kiu havas multajn kontaktojn en Japanio diris, ke kaj Bonulo Runo kaj Unyue Klaar kaj Ginko Magic same bonfartas.

Hodiaŭ, la 16an mi ricevis informon de Andel Sondel (Kioto) – pere de Ipernity, ke li bonfartas. Li, en Ipernity kun nomo Blanka Meduzo faris ankaŭ filmojn kaj raportojn pri la tertremo: http://www.ipernity.com/home/48093

Post la tertremo Bonulo donis al mi ligilon, kie ĉiuhore aperas informo pri stato (ĉefe de atomcentraloj) en Japanio; ĝin gvidas kaj tradukas la tekston al esperanto Vastalto. Jen la ligilo (kiun mi trovas la plej fidinda): https://twitter.com/vastalto

 

Kaj raporto en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/dorota_dorburc/315174

 


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: