Afiŝita de: dorina2009 | 04.03.2011

EKSPOZICIO

Per kiu ni malfermas nian printempan programaron, prezentas mirinde belajn akvarelojn.

Akvarelo (de la latina vorto aqua „akvo“) estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo. En kontrasto al guaŝo la fono videblas tra la kolorigitaj areoj. Koloromiksaĵoj ĝenerale ekestas per la sinsekva pentrado per diversaj travideblaj koloraj tavoloj, kaj la koloroj tre ofte kunfluas, pro la humida bazo, aŭ per malseka peniko. Blanko restas tie, kie ne estas pentrita farbo.

Elstaraj majstroj de tiu tekniko estas japanoj kaj ĉinoj.

En Eŭropo, tiun teknikon la pentristoj uzis nur por fari skizojn de pentraĵoj, nur poste ĝi fariĝis memstara tekniko. Tiel, ke en 1804, en Britio fondiĝis asocio pri tekniko la Royal Watercolour Society . La tekniko poste fariĝis pli vasta, ankaŭ en nia tempo populara.

Tiuj ĉi pentraĵoj estas tre belaj ekzempleroj de la tekniko: helaj koloroj, leĝeraj tuĉoj, ĉion trairas kvazaŭ facila venteto kaj suno.

La  inaŭguro de la ekspozicio – kiu estos videbla dum unu monato – okazos  sabaton, la 5an de Marto, je la 10h00 DVT / je la 19h11 MET, en la insulo de Auroro. (Auroro: Dori & Babi, Mo Mo Island (62, 152, 21)

Ni invitas vin, estu inter la unuaj vizitantoj!


Responses

  1. Ej! Certe mi iros. Hodiaŭ mem.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: