Afiŝita de: dorina2009 | 13.02.2011

Bilda raporto pri la Karnavalo

Dudeko da avataroj en plej diversaj maskoj, kostumoj plezurigis la partoprenantojn dum la Karnavalo.

Ni komencis ĝin per marŝado tra la insulo, kun la nekaŝita celo montri ĝin al la gastoj, kaj ĉefe por dume rigardi la vere belegajn aŭ spritajn kostumojn.

Certe ne estis facile elekti la 6 plej bonajn!

Dum mi nombris kaj kalkulis la voĉojn, la partoprenantoj iom maltrankvile atendis la rezulton.

Al la gajnintoj Anna Leider,  Babilonto Karu,  Dorina Landar kaj Fajro Viatruso donacis malavare monon por la premioj.

La Reĝo kaj la Reĝino de la Karnavalo surhavis vere belegajn, luksajn vestaĵojn.

Malhelruĝa veluro kun riĉe orumita ornamaĵo kun perloj kaj gemoj surbruste  – la robo reĝina kun ekru-kolora punta subjupo, kiu elegante montriĝis dum irado kaj danco, la sama materialo estis ĉe la maniko.

Dum la husara uniformo kun blanka pantalono, nigraj ledaj botoj kaj la husara ĉapo donis vere elegantan kaj aŭtentan aspekton al la vira kostumo. Mi gratulas ankaŭ ĉi-foje Anna Leider kaj Fajro Viatruso!

Ege strikte sekvis ilin la Damoj en la 2a kaj 3a lokoj: Ginko Magic kaj Floatie Magic kun fabele belaj roboj, kaj la Kavaliroj: Davit Yacubsen kaj Kedo Dawodu.

Post tio ni povis denove admiri la piroteknikaĵojn de Fajro:  la buntaj fajrejo-floroj, steloj, bukedoj  saltis ĝis la ĉielo al la ondanta maro.

Ni ĝuis tiun etoson, la bonan muzikon, dancadon kaj ne laste la gajan, agrablan kompanion.

Nome de la organizintoj kaj partoprenintoj mi esprimas mian ĝojon, ke ni – (ĉefe) esperantistoj povis denove kunveni – kaj, ke tia evento donas bonan eblon al tiuj, kiuj nun konatiĝas kun nia lingvo en DuaVivo.


Responses

  1. Estis belega festo. Mi vidis multajn belegajn kostumojn. Mi dankas al ĉiuj partoprenantoj ke ili beligis nian karnavalon. Dankon Dorina, vi faris jam kiel kutime, bonegan raporton.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: