Afiŝita de: dorina2009 | 02.02.2011

KARNAVALO — sed kiel

Multaj demandis, kian kostumon surmeti, ĉu estas devige partopreni nur en iu „maska” kostumo, kiel besto ekzemple.

Certe, nenio estas deviga.

Sed – kiel jam legeblas sur la informtabulo (en Esperanto-Lando, inter alie), la unuaj 6 kostumoj ricevos premion, donacojn.

Kaj sen kostumo la karnavalo estas kiel sen festo la geedziĝo! (tiun komparon mi mem pripensis…. Sed bona ĝi estas, ĉu ne?)

Kaj kelkaj diris al mi, ho ve, ili havas tute neniun kostumon. Mi certe ne volas, ke vi nun elspezu por multekostaj kostumoj! Prefere ni kolektu tiun sumon por la 6 plej bonaj! Do, kion tamen fari sen mono:

En multaj landoj dum karnavalo la viroj surmetis inajn, la virinoj virajn vestaĵojn. Vi povas fari, ke vi elektas simple la vestaĵojn de la mala sekso el via inventaro. (Certe, vi havas! Malfermu la parton „Library” – kaj vi povos elekti el multaj!). Se vi tamen ŝanĝos ankaŭ vian sekson (nur per sola klako), la  „ŝanĝiĝo” ne plu estos jam „kostumo”, nur alia aspekto – sed ja normala –  de via rolfiguro.

Iom pli da tempo (kaj fantazio) necesos, se vi kunmetas diversajn vestaĵojn el via „ŝranko” (inventory), eĉ vi mem povas fari ion interesan! Eblas surmeti diversajn formojn, kubojn, cilindrojn, kiel vestaĵojn, eĉ se vi bone kolorigas ilin kaj elektas interesan teksaĵon! Se vi partoprenis la kurson pri konstruado, vi certe rememoras pri „trukoj”!

Mi jam supozas, ke ankaŭ tiu ĉi solvo ne al ĉiuj plaĉos, kaj por ili mi kolektis kelkjn ligilojn al reta butiko.

https://marketplace.secondlife.com/p/Dryad-Designs-plus-Partner-XMas-Promo-Formal-AVATAR-wear/1115173

https://marketplace.secondlife.com/p/FREE-Layla-skin-with-hairbase-and-realistic-eyes/1486850

https://marketplace.secondlife.com/p/TESLA-DUCKY-Sculpted-TiniesTiny-Avatar-FREE/1865989

https://marketplace.secondlife.com/p/Curious-Kitties-FREE-Limited-Edition-Winter-Spirit-Azil-Skins/1721858

https://marketplace.secondlife.com/p/Free-Avatars-By-Wingless-Emoto-Full-Set/748136

https://marketplace.secondlife.com/p/Alice-Free/1879898

https://marketplace.secondlife.com/p/Cartoon-Kids-GIFT-Boy-Complete-Avatar/1578800

Kaj ankaŭ roboj, virinaj:

https://marketplace.secondlife.com/p/White-dress-with-gray-flowers/423670

https://marketplace.secondlife.com/p/FREE-WW-Racy-LaceyPlaid-Blue-Dress-4-SLX/647588

Certe, la elekteblo estas multe pli abunda kaj varia!

Atentu tamen! Se vi trovos „DEMO” – tio ne konvenos!

Sed vi povas trovi vere bonajn kostumojn en mia butiko (Laĵ vestaĵojn ne mi faris). Kvankam, ne ĉiuj estas senpagaj, sed eĉ la plej multekosta estas nur kontraŭ 20 Lindenoj – kaj kun sandaloj!

Por knaboj la elekto estas same ege varia:

https://marketplace.secondlife.com/p/FREE-WW-Racy-LaceyPlaid-Blue-Dress-4-SLX/647588

https://marketplace.secondlife.com/p/Lixena-Marcus-The-White-Party-Slacks-Shirt/1374708

https://marketplace.secondlife.com/p/SS-Green-Kajirus-Outfit-Boxed/827445

https://marketplace.secondlife.com/p/Dark-Pleasure-Male-Officer-Uniform/1790761

https://marketplace.secondlife.com/p/Dollarbie-december-for-men-Dany-French-Touch/738163

Do – kaj senpagan maskon vi trovos ĉe mi!

Kaj, mi petas vin, bonvolu esti malavara kaj donacu iom da sumo al tiu evento!

La 6 plej bonaj kostumoj (3 viraj – 3 virinaj) ricevu honorarion! Pri donaco mi mem zorgos….

La partoprenantoj mem elektos la plej bonajn!

En interna mesaĝo al Dorina Landar ili donos duoble 3 nomojn antaŭ noktomezo! Certe, ni du ne partoprenos en la konkurso.

Kio plia…?

Ja jes! Provu esti akurata! Ni komencos la Karnavalon per parada marŝado tra la regiono por dume vidi kaj vidigi la belegajn kaj spritajn kostumojn, kaj ankaŭ – se vi ne jam konas – la regionon.

Se vi havas demandon, turnu vin senhezite al viaj gastigontoj

kiuj jam ege atendas la gajan feston — KUN VI:

Babilonto Karu kaj Dorina Landar

(p.s.: verdire mi intencis meti ĉi-informon sub la artikolo Ek’ al Karnavalo – kiel plian alparolon – sed ĝi fariĝis iom tro longa…)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: