Afiŝita de: dorina2009 | 20.01.2011

EK’ AL KARNAVALO

Karnavalo en plej ofte katolikaj landoj estas festaj tagoj, kiam oni festegas kaj eble diboĉas antaŭ la pentado kaj fasto de la sekvaj kvardek tagoj da Karesmo. Malgraŭ la rilato al religio, ekleziestroj plurfoje klopodis malpermesi ĝin pro la oftaj agoj kontraŭ katolika moralo. Ĝi ne nur ekzistas en katolikaj regionoj sed hodiaŭ estas festata en multaj regionoj. Kelkaj tradicioj ne venas de katolika antaŭfasta festo, sed de antaŭkristanaj kutimoj por forigi la vintran fantomon, kaj hodiaŭ tradicioj ofte estas miksitaj. – Jen tiel informas nin la esperantlingva Vikipedio. Ĝi donas ankaŭ klarigojn pri la origino de la vorto, „karnavalo”, el kiu  la sekva estas laŭ mi la plej aŭtenta, ke  la vorto venas el latinaj Carne vale! (“al viando, adiaŭ”). Aldonendas, ke tiu periodo en multaj landoj (ankaŭ en Hungario, kie mi nun tajpas tiujn liniojn), komenciĝas ekde „Epifanio” (Dio manifestiĝinta), aŭ la alveno de la Tri Reĝoj laŭ la katolika religio – la 9a de januaro –  la dato samtempe finas la kristnaskan festo-periodon, kaj ĝi daŭras ĝis Cindra Merkredo, 40 tagoj antaŭ Pasko, kaj per kiu komenciĝas la Fasto.

Ne nur eklezio, sed kutime ĉiuj povoj klopodis „regi” festotagojn – tiel turni la popolon al ili: jam ekzistantaj kutimoj aŭ tagoj fariĝis la bazo por la novaj festotagoj. Tial estas, ke multaj „primitivaj” aŭ „paganaj” festotagoj koincidas kun la ekleziaj, eĉ kun la ŝtataj.

 

Tiel estas, ke la „temo”, aŭ la „celo” kaj la periodo de Karnavalo estas diversaj, ĝi varias laŭ landoj, eĉ landopartoj. Ankaŭ la formoj de la manifestacio estas plej diversaj – de timigaj maskoj al luksaj, historiaj kostumoj, de ŝanĝo de seksoj en la vestaĵoj al ridindaj aŭ sekse pli ol allogaj kostumoj dum dancado kaj marŝado en la urboj, vilaĝoj.

En Hungario la tagoj inter Epifanio kaj  Cindra Merkredo estas „farsang” – (elp.: farŝang) – vorto kun germana deveno, kaj kiu celas gajigi la longajn vintrajn vesperojn, manĝi abunde, ja estas tie la kolbasoj, fumigitaj viando kaj lardo de la jam pli frue buĉitaj porkoj. Eble ankaŭ por forigi, fortimigi la vintron.

Tio, mi pensas, pli – malpli estis tiel ankaŭ en aliaj landoj.

Ni festu, amuziĝu kune, okaze de Karnavalo! Partoprenu  Maskobalon, faru frenezaĵojn – laŭ niaj virtualaj ebloj!

Por tio Babilonto kaj Dorina okazigas Karnavalon – ja la trian Maskobalon Esperantistan en Dua Vivo! Ni, vestitaj en interesaj kostumoj vagados, ludos, kaj dancos en la regiono (adreso: Auroro: Dori & Babi, Mo Mo Island (95, 162, 22).

Jen la dato, jam nun notu ĝin en via kalendaro: La 12a de februaro, sabato.  Pri la tempo (en DuaViva horo (SL-time)) bonvolu doni proponojn. (Proponu tempon prefere tiuj, kiuj venos – jam okazis, ke konsiderante la partoprenon de ne-eŭropanoj, ni okazigis la aranĝon en tempo ne aparte taŭga por eŭroparnoj, kaj partoprenis ĝin eĉ ne unu ekster Eŭropo.)

Ni helpas trovi bonajn solvojn ankaŭ pri viaj vestaĵo, maskoj!

Ekde la sekvaj tagoj vi trovos kelkaj senpagajn aŭ tre malmultekostajn robojn mezepokajn aŭ formalajn en la ĉefplaco: Auroro: Dori & Babi, Mo Mo Island (95, 162, 22).

Kaj kio por viroj? Mi mem bedaŭrinde ne havas virajn kostumojn – sed mi ĉirkaŭrigardos, kie tiaj troveblas. Kaj se vi ekvidos ion ie – bonvolu dividi al informon!

Ankaŭ vi mem certe povos eltrovi ion tre plaĉan, spritan!

Tre bonajn maskojn, senpagajn eblas trovi en la reta vendejo de DuaVivo. Jen la adreso: https://marketplace.secondlife.com/

Antaŭ la festo kaj la balo ni havas ankoraŭ kelkajn semajnojn!

Ni pasigu ilin gaje, kaj preparu nin por nia komuna festeto!

festene: dorina


Responses

  1. Dankon kara Dorina,
    vi bonege priskribis karnevalon.

  2. La plej bona horo por mi estas en la vespero, ne tro frue – prefere je 22.00 lau mezeuropa tempo.

  3. Pri Karnavalo.
    Ĉu neniŭ aŭdis pri Karnavalo de Kadizo (Hipanio)?
    Ĉiujara okazas karnavalo en Kadizo (Hispanio). Temas pri konkurso de Maskul-bandoj kaj Serĉoj (Comparsas kaj Chirigotas, hispane), aranĝita de kelkaj homoj kiuj kantas moke kaj amuze por parodii ajn grava ago, aŭ homo kiel politikisto, gravulo, famulo, eĉ la registaro de mia lando, ktp.
    Jen, vidu kaj ĝoju vin.

  4. Tre-tre amuza ĝi devas esti, kara Onklogüili Volonte (vi havas tre interesan nomon! :)), mi nur bedaŭras, ke mi ne komprenas la hispanan!
    Kaj kion montras tiuj kostumoj? Ĉu ili estas iuj bestetoj?
    kaj dankon por la filmeto!

  5. Plian artikolon bonvolu trovi pri tio, de kie la kostumojn — valoras! La unuaj ses plej bonaj ricevos premion!

  6. Dankon, kara Dorina, mi ĝojas konatiĝi kun vi.

    Pardonu min ke mi forlasis kaj forgesis ĉi tiun lokon. Ĉu iu povos vidi tiun filmeton, mi men demandis… Mia kara amikino Esperantino Morigis diris al mi, ke la filmeto ne estis en ĉi tiu paĝaro, do mi pensis ke oni ne povus vidi ĝin.

    Jes, kompreneble, ili estas insektoj (moskitoj, kuloj), kaj ankaŭ vi pravas, tiu filmeto estas treege amuza. Ne gravas ke vi ne komprenas la hispanan ĉar mi povus klarigi al vi ion pri kio okazas en la filmeto.

    Nu, la grupeto da homoj nomiĝas sin La Moskita Skadro, kaj volas ĉiam piki la homojn. Dum ilia kantado ili rakontas pri la danĝeroj kiuj ili suferas por piki la ulojn. Estas treege amuza.
    Jes, en tiu konkurso la juĝantaro valoras kostumojn, kanzonojn, devizojn, tekstojn, ktp., el ĉiuj partoprenantaj grupetoj. Konkrete, grupeto ‘La Moskita Skadro’ gajnis la pasinta jaro 2010 la duan premion.

  7. Iom pli pri karnavaloj de Kadizo.
    Ĉirigoto: Tiujn kiujn iras rekte kaj vere. (Unua primio 2010)

    En la filmeto ili kantas pri la kostumoj de la filinoj de Zapatero kiam fotis sin kun Obama.
    http://2.bp.blogspot.com/_NUcePq72HHU/SsCcvHl3j9I/AAAAAAAACp8/9FOk1blFVMA/s400/1.bmp


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: