Afiŝita de: dorina2009 | 01.12.2010

VIZITU VINTRAN ESPERANTO-LANDON

Kie, inter neĝmontetoj vi trovas agrablan dometon, bone hejtitan kun fera forno – Bonulo zorgis pri tio, ke la vizitantoj ne malvarmiĝu.

 

Se vi estas jam tie, saltu ankaŭ al la supra parto, enĉielan.

Estas simple: super la benko (apud la menciita dometo) estas mapo, kaj bildo. Klaku sur la bildon, kaj sur via ekrano aperas DuaViva-mapo. Indiku teleportadon – kaj jen: vi jam estos en nia enĉiela parto! Ĉi tie indas tuj savi la landindikon (LM – en la menuo), kaj vi ankaŭ alifoje povas veni ĉi-loken.

Valoras! Ĉar kvankam ankaŭ ĉi-tien alvenis la sufiĉe frua vintro, sed la ĝardeno estas tamen bela. Ka vi povas ankaŭ ĉi-loke varmiĝi – gaje kraketas bivaka fajro ĉe la malantaŭa parto de la domoj – agrabla loko por amika babilado.

Se estas vere malvarme, vizitu la antaŭ-nelonge finpreparitan sa­ŭnon! Ĝi trovis lokon en la kelo de Palóc-Ház (la pli alta domo). Atentu, la akvo en la banujo estas ege malvarma, eniru ĝin nur post varmiĝo en la vaporo!

Vi certe scias, ke ankaŭ vintre daŭros niaj lingvo-kursoj – jam entute 3!

Ili disvolviĝas en la komforta, hela lernejo, por progresantoj lunde 13h00 DVT (22h30 MET) kun la aŭtenta gvidado de Lariko, (por komencantoj kun Triksi merkredon 12h30 DVT (21h30 MET), kaj la plej freŝa, por tut-komencantoj, kun Dorina marde 05h00 DVT (14h00 MET).

 

Certe, ankaŭ dum Vendredaj Babilrondoj vi povas praktiki vin en Esperanto. Kaj krom lingvo-ekzercado ni ĉiam havas interesan tempon, agrablan amikaron, ŝercojn, gajajn momentojn. Tiu – Vendreda Babilrondo – okazas ĉiam vendrede, dum vintra periodo ekde la 12h00 (21h00 MET).

 

Ene de Babilrondoj ni zorgas ankaŭ pri prelegoj, prezentoj, vizitadoj, diskutrondoj…. Nur vi ne forgesu foje alrigardi la afiŝojn kun la programo, kiuj staras en Esperanto-Lando.

Certe, vi trovas ĉiam detalojn pri la programoj en WordPress, kaj ankaŭ en FaceBook.

 

Ni denove okazigos skiumadon kun posta baniĝo (lastjare tiu programo estis ege sukcesa – vi povas rigardi la fotojn pri ĝi), vizitadon de iu urbo aŭ muzeo, kaj certe danc-vesperojn.

 

Ĉar ni planas por sekvaj 1 – 2- eĉ 3 monatoj, estas ja neeviteble, ke foje ne okazu etaj ŝanĝoj: sekvu tiujn en WordPress kaj en FaceBook.

Ni ĉiam sendas ankaŭ notkartojn pri la venontaj aranĝoj, sed eble kelkaj simple forigas ilian ricevon, kaj tiuj, kiuj dum tagoj ne vizitas DV-n, eĉ ne ricevas ilin.

 

Huhhh… ĉu mi ne forgesis pri io…?

 

Ha, jes: Babi kaj mi ege ĝojas, se iu havas ideon pri la programo, kaj eĉ organizas tion…. Kunlaboro ĉiam bonvenas!

Kaj, plej grave: venu, ĝuu la kunestadon – ne forgesu:

NI ATENDAS ANKAŬ VIN!

 

Kaj, jen la programo:


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: