Afiŝita de: Lariko Melnik | 11.11.2010

Se vi komprenas la italan…

Mi kaj Renato estos intervjuataj itallingve venontan mardon de la grupo “Second Physics” en DV. Ni parolos pri Esperanto kaj pri la agado en Esperanto-lando. Se vi komprenas la italan, bonvolu veni por subteni nin!

La intervjuo okazos la 16an de novembro, ĉe Café della Scienza en la tereno “Second Physics”. La horo estos 21.15 en centra Eŭropo (20.15 GMT; 12.15 DV). Membroj de la grupo “Esperanto” en DV ricevos mesaĝon kun la lokindiko.


Responses

  1. Saluton – pro samtempa universitata kurso, mi bedaŭrinde ne povos ĉeesti; ĉu ekzistas eblo registri la intervjuon kaj disponigi ĝin en Esperanto-lando aŭ en tiu ĉi retejo?

  2. Mi ne scias. Chu iu DV-ano pretus cheesti la intervjuon kaj registri ghin? (ech ne komprenante la italan). Poste ni povus disponigi la filmeton al italoj, kiuj ne estas alighintoj al DV. Tio estus bela anonco pri nia agado!

  3. Bergino promesis filmi la intervjuon, sed ŝi diras, ke ŝi ne povos bone registri la sonon. Ĉu iu alia pretus ĉeesti morgaŭ vespere (mardon) por registri la sonon? Poste ŝi kunmetos la sonon kun la filmo.

  4. Se temas efektive pri intervjuo, eble Second Physics volonte kunhavigos al ni sian registraĵon.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: