Afiŝita de: dorina2009 | 10.11.2010

Pri komunaj programoj

Eĉ unu monato ne pasis de nia kunveno, interalie pri programoj.

Ne pro tio, ĉar – tute juste – estis rimarkite, ke ĉiam la samaj homoj faru la programon, sed fakte, la serion de Naciaj Vesperoj eblas fari nur, se ankaŭ aliaj partoprenas.

 

Ni devas scii, kion ni volas: ĉu programojn en kiuj partoprenas, eĉ eble rolas pliaj; ĉu tion, ke „iuj” amuzu nin… aŭ entute nenion.

 

Al mi ege plaĉis la ideo de Mielo organizi Naciajn Vesperorjn, ĉar tio donas okazon pli bone – iel persone – konatiĝi kun lando, kulturo de aliaj. Ĉar tio donas eblon envolvi pliajn esperantistojn, eĉ komencantojn en la programon, dum la komuna organizado pri la prezento de iu lando. Ĉar tio donas eblon babili, uzi nian lingvon, ankaŭ diversnivele – kaj tio nepre evoluigas ankaŭ lingvonivelon kaj parolkapablon.

 

Tiu serio, Nacia Vespero celas prezenti  – tute ne science, tute ne oficiale (ĉar tion oni povas fari per iu komputila serĉ-programo), male: subjektive, parte… Kanti kantojn, deklami popoldiraĵojn aŭ citi de iu poeto… Rakonti kutimojn, tradiciojn, legendojn… Prezenti kelkajn bildojn, manĝaĵojn, receptojn…. Montri dancon, vestaĵon… Senfinaj ebloj… Kaj, plej grave: envolvi samlandajn esperantistojn, kiuj malofte estas en DuaVivo, aŭ ne praktikas sian esperanto-konon.

 

La 21a, por kiu dato la Ia Nacia Vespero estis anoncita, post nelonge alvenos…

Ĉu estos iu(j), kiu emas tiutage prezenti sian loĝlokon….?

Ĉu ni povos konatiĝi kun Francio, Finlando, Japanio, Rusujo, Italio, Usono… ?


Responses

  1. La ideo pri naciaj vesperoj ŝajnas al mi bonega. Homoj ĉiam entuziasme partoprenas aranĝojn, kiujn ili mem organizas, do tio povus esti bona maniero por aktivigi homojn.

    Ŝajnas al mi, ke la ĉefa problemo estos konvinki eksterulojn aliĝi – sendube ili volonte partoprenus, se la afero okazus en normala Esperanto-aranĝo, sed multaj homoj hezitas (eĉ timas) aliĝi al DV.

  2. Dankon, Lariko, pro via reago.
    Do, nun tamen necesas la unua(j) por prezenti la unuan landon….
    Cetere, prezentu sian landon prefere tiu, kiu jam iom konas DV.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: