Afiŝita de: Lariko Melnik | 31.07.2010

Lundaj lecionoj rekomenciĝas

La lundaj lecionoj rekomenciĝos ĉi tiun lundon, la 2an de aŭgusto. Ni faros lecionon pri la korelativoj.
Horo: 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET).


Responses

  1. La ekzerco pri tabelvortoj, kiun mi afiŝis en la kursejo hieraŭ vespere, venis el la lerniloteko de edukado.net. La aŭtoro estis Beatrice Allée.

    Se iu volas fari la ekzercon, li/ŝi povas sendi ĝin al mi ĉe lariko@hotmail.it por ke mi korektu ĝin. Necesas plenigi la truojn per ĉiuj 45 tabelvortoj, uzante ĉiun nur unu fojon kaj forgesante neniun.

    Beatrice Allée: Ĉu pri horloĝoj, ĉu pri amo? –

    Petro vekiĝas kaj demandas sin, ___ okazas. ___matene la granda malnova
    vekhorloĝo sonas je la 6-a matene, sed ne hodiaŭ. ___ estas stranga afero. Petro
    rigardas ___ ĉirkaŭ si: ___ vekhorloĝo videblas. ___ ĝi povas esti? Petro ne
    komprenas, ĉu ___ venis kaj kunportis ĝin? Ĉu li mem metis ĝin ___n? Sed ___?
    ___ ideo envenas en lian kapon. ___ li devos solvi la problemon. Sed ne nun, urĝas scii
    ___a horo estas. Li malfermas la fenestron kaj rigardas la turhorloĝon: jam ___
    malfrue?! Rapidege vestinte sin, sen ___ matenmanĝo, li hastas al sia laborejo. Sed
    dum la tuta tago la vekhorloĝo ___ restas en liaj pensoj. ___ alvenos la vespero?
    ___ li intencas viziti Anjon, ___ estis ĉe li hieraŭ. Eble ŝi scios ___n pri la
    vekhorloĝo. ___ malapero estas vere stranga afero. Sed ankaŭ Anjo scias ___n.
    ___ vekhorloĝo malaperas ___, ŝi diras. Ĉu vi rigardis sub la lito? Ĉu vi serĉis ___?
    Ĝi ne povas esti ___! ___ mi retrovos ĝin antaŭ ĉi-nokto, diras Petro. Anjo
    proponas, ke Petro aĉetu novan vekhorloĝon. ___ ŝi diris, ___ tuj li faras: jen Petro
    estas en la vendejo. La vendisto deziras scii ___n vekhorloĝon Petro volas aĉeti. Ne
    facilas elekti inter ___j vekhorloĝoj, sed fine, jen granda, jes, ___ plaĉas al Petro.
    Ĝi estas ___ multekosta, sed li aĉetas ĝin. Feliĉe li hejmeniras, ___ bonas nun, li
    vekiĝos morgaŭ matene. ___ Anjo estas saĝa, ne eblas trovi knabinon pli inteligentan!
    ___ koramikino ŝi estas? Ĉu ___? Espereble ___ … Petro demandos al ŝi morgaŭ! Li
    estas tro timema, nur ___ li ankoraŭ ne demandis ŝin. ___ li ne malsatas ĉi-vespere.
    Petro volas nur enlitiĝi kaj pripensi la morgaŭan konversacion, ___ li volas fiaskigi
    ĝin. En la lito li turniĝas: ___ da stultaj komencoj, sed ___ da kontentigaj frazoj.
    ___ li rekomencas, li pripensas denove, formulas alimaniere, turniĝas denove, … ___
    tempo forflugas… kaj subite drinnnn kaj dronnnn…. du vekhorloĝoj sonas je la sesa
    matene – el sub la kuseno Petro tiras la malnovan vekhorloĝon. Sed ___ li zorgas pri
    la horloĝa mistero nun, ĉi-matene li parolos al Anjo!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: