Afiŝita de: berginodale | 18.07.2010

Filmeto pri ni!

La filmeto pri la esperantistoj en Dua Vivo finfine pretas. Ĝi troviĝas ĉe Vimeo:

Estus bone se oni vizitus Esperanto-Landon iomete pli ofte ol kutime la venontaj tagoj, kaj ankaŭ la tagoj tuj post la UK, por ke novuloj al Dua Vivo ne trovus sin tute sola…


Responses

  1. Kara Bergino,
    vi povas esti ege fiera pri via nova filmo.
    Koran dankon pro via bonega laboro.

    Amike
    Babilonto

  2. Jes, ankaŭ mi dankas kaj gratulas pri tiu filmo! Mi metis informon ankaŭ en mian Ipernity-pagxaron, por ke pli multaj estu informitaj pri gxi.
    Cxu eble ankaŭ al Lernu? Cxu iu povus enmeti tien informon?

  3. Dankon gekaraj :-)

  4. Saluton al c’iuj el Havano! Sabaton vespere okazis la Movada Foiro, kaj mi montris la filmon. Homoj konstante haltis c’e la tablo, kaj multaj rigardis la filmon de la komenco g’is la fino. Pro la bruo oni ne au’dis la vortojn, sed mi mem klarigis kaj respondis demandojn. Mi ankau’ donis la adreson por ke ili serc’u informojn, kiam ili iros hejmen. Do atendu eventualajn novajn alig’intojn la semajnon post la kongreso!
    Multaj junaj kubanoj estis tre interesataj, sed ili klarigis, ke c’e ili la retkonektoj estas tre malrapidaj, do bedau’rinde ili ne povus uzi Duan Vivon.
    Mi dej’oris sola, c’ar la sola alia DV-ano estis Roy, sed li estis okupata pro la Kongresa Kuriero. Mi pensas, ke venontan jaron se ni havus du dej’orantojn kaj du komputilojn, estus bona ideo se per unu komputilo ni montrus la filmon, sed per la dua komputilo la homoj povus mem eniri kaj vagi en DV.
    Bergino, c’u vi venos al Kopenhago?

  5. Ŝajnas ke vi faris bonan laboron ĉe la Movada Foiro, dankon!

    Jes, mi planas vojaĝi al Kopenhago. Espereble ni tiam estos multaj…

  6. La filmeto nun aperas en mia paĝaro pri Dua Vivo ĉe http://duavivo.webs.com.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: