Afiŝita de: dorina2009 | 14.07.2010

LERTECO, AMUZIĜO, GAJA KOMPANIO

NI INVITAS VIN AL

KONKURSOJ PER MOTORBOATOJ KAJ MOTORCIKLOJ DIMANĈON!

La 18an de Julio, ekde la 13h00 (DVT), 22h00 (MET) komenciĝos konkurso.

En tiuj varmegaj tagoj ni certe ĝuos refreŝigan akvon kaj la konkursojn, en bela ĉirkaŭaĵo, en New Brighton.

New Brighton, New Brighton (217, 192, 22)

Ekde la 12h00 (DVT) 21h00 (MET) jam eblas iom ekzerci sin por la konkurso.

Nur membroj de la koncerna grupo (New Brighton) rajtas uzi la motorboatojn.

Se vi ne povos aliĝi al la grupo, tie atendos vin  Dorina kaj Babilonto por inviti vin esti grupano.

La regulojn ricevos ĉiuj partoprenantoj de ni, en notkartoj.

La boatoj atendas apud la kajo, necesas nur sidiĝi en iun.

Dum la konkurso gravas 2 faktoj: 1.: Trairi ĉiujn obstaklojn, 2.: Trairi ilin tre rapide. Se tamen iu obstaklon oni ne trairas, la kurado ne estos valida. Tiel estas konsilinde antaŭe rigardi, ĉirkaŭiri la kurejon, por vidi, kie troviĝas la obstakloj.

Nur unuope komencu la konkurson, ĉar pli ol du boatoj jam povas malhelpi unu la alian. La tempon, kaj la trairon de la obstakloj kontrolas la programo.

Necesas komenci per la starto-linio (flagoj en la akvo), kaj ĉirkauirinte la insulon, samloke fini la konkurson.

Ĉiuj konkursantoj rajtas je 3 kurado, la plej bona estos valida.

Poste – la ankoraŭ ne lacaj – povas provi sian lertecon veturante per motociklo ĉirkaŭ la insuleto. La veturiloj estas senpage prunteblaj: New Brighton, New Brighton (102, 110, 33). (Klakinte al tie trovebla tabulo via motociklo aperos sur la strato – la jam tie starantaj ne estas prunteblaj.)

Ĉi tie ne estas reguloj kaj tempomezurado – la konkurso estas ja tute libera!

Tiuj, kiuj ne emas entrepreni al konkurso, povas refreŝiĝi ĉe la marbordo, aŭ rigardi la insulon veturante per bonegaj aŭtmobiloj (ankaŭ la aŭtoj estas prunteblaj por grup-membroj), aŭ per biciklo.

La ekskurson ni finos per dancado en la loka dancejo!

VENU, NI ATENDAS ANKAŬ VIN!


Responses

  1. Saluton geamikoj,
    mi provis kaj la boaton kaj la motorbiciklon kune kun Dorina.
    Ili veturas ege bone. La motorboatoj havas tri diversajn rapidecojn.

    Oni mem povas elekti la plej taŭgan rapidecon per la klavaro.

    Bonan sukceson en la konkurso.

    Babilonto Karu


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: