Afiŝita de: dorina2009 | 10.06.2010

SOMERA PROGRAMO POR DUAVIVA ESPERANTISTARO

Alvenis somero – kaj fin-fine pretas ankaŭ nia programo!

Vi ne maltrafis ankoraŭ nian Kurson pri Konstruado!

La lastan fojon okazis ĉiaspecaj malfacilaĵoj rilate la lokon, kaj ankaŭ povis partopreni nur malmultaj (pro Pentekosto – supozeble).

Se vi partoprenis ankoraŭ neniun, eĉ tiam vi povos komenci la kurson – indikojn, klarigojn vi trovos surloke, kaj ankaŭ helpon.

Kial tio estas utila…? Se vi deziras iom pli aktive partopreni tiun virtualan mondon, ofte vi bezonas ĝustigi vian vestaĵon, ŝovi aliloke objekton, aŭ fari iun bildon…

Havu do kuraĝon kaj emon – venu al tiuj du lastaj kursoj… kaj fine, konstruu ion, ni faru el ili ekspozicieton en Esperanto-Lando!

La datumo, horo, aŭ loko de kelkaj programoj povos ŝanĝiĝi. Tial, pri la lokindikoj, precizaj horoj vi trovos informon ĉi tie, en nia WordPress-paĝoj. Sed ofte estas krome dissendata notkarto al la grupoj ’Esperanto’ kaj ’Esperanto-komunumo’.

La progamoj estas por VI, por NI….

Por ke ni estu kune, ni interkonatiĝu, ni amuziĝu – kaj ne laste: ni havu la eblon praktiki Esperanton.

… kaj ne forgesu:

Ni atendas ankaŭ vin!

Dorina kaj Babilonto


Responses

  1. Dankon pro la tre bona programo! Bedaŭrinde mi maltrafos la somerfestan balon – mi estos en Kroatujo.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: