Afiŝita de: Henriko | 05.06.2010

La nova interfaco (‘viewer2’) de DV

Ekde la 1-a de junio 2010, Linden ne plu subtenas la malnovan version 1.22 de Dua Vivo. Linden volas konvinki ĉiujn uzi la novan version 2.  Tamen ekzistas truko por plue uzi la version 1.22, se oni preferas gxin. Alternative, ĉe http://secondlife.com/support/downloads oni ankoraŭ povas ricevi la version 1.23.5.

Multaj uzantoj konsterniĝis, kiam, komence de junio, ili provis uzi la malnovan version 1.22.  La programo devigis ilin instali la novan interfacon ‘Viewer 2’.  Precipe homoj kun malnova komputilo aŭ kun malmulte da memoro trovis, ke ili ne sukcesas teleportiĝi aŭ ke la komputilo tro ofte paneas.  Krome, la nova interfaco multe diferencas de la malnova. Multaj uzantoj bedaŭras tion, ĉar ili devas lerni ĉiujn ŝanĝojn, kaj ne ĉiuj ŝajnas plibonigoj.

Se oni nun provas startigi la malnovan version, la programo rifuzas, dirante, ke necesas uzi la version 2.
Feliĉe por tiuj, kiuj senesperiĝis, ekzistas simpla truko por
trompi la programon kaj plue uzi la malnovan version. Jen kion fari.

Verŝajne vi ankoraŭ havas sur la ‘skribotablo’ de via ekrano la
piktogramon por la malnova versio, kiun vi uzis ĝis nun.
Malfermu ĝin per la dekstra musoklavo kaj malfermu la rubrikon Atributoj (angle: ‘Properties’).
Tie vi devas vidi la rubrikon Celo (‘Target’), kiu enhavas la vojon al la plenumebla programo.
Nun vi devas entajpi tie ekstran informon (parametron).
Tuj post la nomo de la programo (kiu finiĝas per ‘.exe’ kaj duobla citilo), vi devas tajpi spacon kaj poste

                                –channel “Test 123”
       
Tio estas du streketoj (SEN spaco inter aŭ post ili), la vorto ‘channel’, spaco, kaj “Test 123” inter duoblaj citiloj. Fine, aldonu unu spacon, se postsekvas pli da teksto sur tiu linio.
Premu “OK” kaj startigu la programon en la kutima maniero.


Responses

  1. Saluton Henriko,
    ĝis nun mi ne ricevis iun devigon uzi la plej novan programon. Sed mi certe ne uzos ĝin. Ĝis nun mi legis nur malbonan pri ĝi. Se estos iu devigo, mi provos vian proponon. Aŭ eble tiun Emerald programon.

    Dankon pro via propono.

  2. Saluton, Babilonto. Temas (ankoraŭ) nur pri la versio 1.22, kiu oficiale ne plu uzeblas. Supozeble vi uzas alian version.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: