Afiŝita de: Lariko Melnik | 03.05.2010

Dua Vivo ĉe la Movada Foiro

Ĉiujare dum la Universala Kongreso okazas la Movada Foiro, kiam esperantistaj landaj kaj fakaj asocioj rajtas prezenti sian agadon al la publiko. Ankaŭ Dua Vivo kutime aperas ĉe la Movada Foiro por montri sian agadon kaj instigi homoj aliĝi.

Ĉi-jare en Havano la Movada Foiro okazos en larĝa koridoro en la kongresejo, kie tamen ne estas retkonekto. Tio signifas, ke ni ne povos montri nian agadon “vive”. Anstataŭe ni intencas pretigi mallongan filmon por montri al kongresanoj, kiuj haltos ĉe nia tablo. Bergino estos la reĝisoro.

Kion ni montru en la filmo? Bergino bonvenigos viajn ideojn. Ni intencas diskuti tiun temon per retpoŝto, do se vi havas ideojn aŭ tutsimple volus partopreni en la diskuto, bonvolu sendi mesaĝon al ŝi kaj mi ĉe:
berginodale ĉe hotmail punkto com
kaj
lariko ĉe hotmail punkto it.

Cetere, kiu ĉeestos dum la kongreso en Hajvano? Mi mem estos tie kaj povos deĵori ĉe la tablo de Dua Vivo. Sed mi volonte havus kundeĵoranto(j)n!


Responses

  1. Mi jam sendis al vi mesaĝon, ke Jesuo Dudek, kiu loĝas en sudameriko, partoprenos en la UK. Ĉu vi ne legis la mesaĝon?

  2. Strange, mi ne ricevis vian mesaĝon. Ĉu vi sendis ĝin interne de DV? Sed tio estas bona novaĵo!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: