Afiŝita de: Lariko Melnik | 01.05.2010

Jarkunveno de Esperanto-komunumo

La Jarkunveno de la grupo Esperanto-komunumo en DV okazis la 25an de aprilo 2010 en la Babilejo de Esperanto-lando. Ĉeestis ĉ. 16 homoj.

1. Financa raporto. Bergino prezentis la financan raporton, kiu montris, ke Esperanto-komunumo havas bonhavon de L$ 83303 (238 eŭroj). La plej granda parto, L$ 72985 (208,45 eŭroj), estas en la konto duvi-d ĉe UEA, kaj la cetero estas tenata de Kasisto Citron.
Ne estis decidoj kiel utiligi la bonhavon. La ĉeestantoj ne deziris uzi ĝin por anoncado kaj plejparte opiniis, ke la mono devus esti uzata interne de DV aŭ eventuale en aliaj retejoj.
Dankon al Bergino kaj Bonulo, kiuj okupiĝis pri financaj aferoj dum la jaro.

2. Jarraporto. La ĉeestantoj ricevis kopion de la jarraporto, kiu aperis ankaŭ en la blogo ĉe WordPress. Oni dankis Dorina kaj Babilonto pro ilia grava kontribuo al la agado en Esperanto-lando.
Lariko informis, ke kvar aktoroj pretas prezenti la teatraĵon Budapeŝta ekzameno de Szathmari, sed ke mankas reĝisoro. Sen reĝisoro la provludoj ne antaŭeniras. [Noto: post la fino de la jarkunveno Benjameno Baragula konsentis fariĝi reĝisoro.]

3. Aliĝo al UEA. La ĉeestantoj ricevis la salutmesaĝon de José Antonio Vergara, estrarano de UEA pri Faka Agado, kiu estas legebla ankaŭ en la blogo. Lariko aparte atentigis pri lia invito, ke Dua Vivo fariĝu aliĝinta Faka Asocio de UEA. Tamen la plejmulto el la ĉeestantoj opiniis, ke tio ne estus avantaĝa por la agado en DV, des pli ĉar aliĝo estas sufiĉe multekosta (€ 60 por unu jaro).

4. Movada Foiro. DV havos tablon ĉe la Movada Foiro dum la UK en Havano. Ĉi-jare tamen la Movada Foiro okazos en koridoro sen retkonekto. Tial la ĉeestantoj decidis fari mallongan filmon pri la agado en DV por montri al interesatoj. Bergino pretas reĝisori la filmon.

5. Elektoj. Necesas proponi nomojn de kandidatoj por la nova estraro ĝis la 1-a de majo. Ĉiuj Amikoj kaj Apogantoj rajtas proponi nomojn per skriba mesaĝo al Kasisto Citron (per notkarto, ne per Tuja Mesaĝo, kiu povus perdiĝi), aŭ per retmesaĝo al li ĉe esperantokomunumo@gmail.com. Nur Apogantoj rajtas esti kandidatoj por la estraro. La plena listo troviĝas en la blogo.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: