Afiŝita de: dorina2009 | 28.04.2010

Bilda raporto pri 2009/2010

Dum la Jarkunveno – la 25an de aprilo – ni parolis mallonge pri nia agado, pri eventoj en kaj por Esperantio en DuaVivo, kun ĉ. 15 esperantistoj.

Jen, kelkaj bildoj, pri la pasintaj 12 monatoj.

La komenco:  ni kunsidis ĉu aĉeti  propran landon…

…kaj ni aĉetis ĝin!

La bela, nova klasĉambro dum kurso por progresantoj, kun Lariko. (Pri kursoj legu: https://duavivo.wordpress.com/esperanto-kursoj-en-dua-vivo/)

Somerfesta balo en junio

Dum deĵorado. Ĉu vi scias, ke ankaŭ vi povas deĵori ĉi tie?

Interesa programo dum Vendreda Babilrondo: en DuaVivo raporto pri UK prezentanta DuaVivon….

Dum ekskurso ni provis diversajn ludojn: ĉi tie korbopilkon

Fiere staras la gajnintoj de la Unua Veturilkonkurso Esperantista. Ĉu organizi tian denove?

Kelkfoje, kiel nun, okazas festoj en la hejmo de Babilonto kaj Dorina.

Postkristnaska kaj Antaŭsilvestra festo kun grandega torto kaj brilantaj steloj…

Dormas la bela, vintra ĝardeno – tio videblas el la fenestro de unu el la domoj… Agrable estas ripozi en la subtegmentejo, rigardante suben. Provu!

Intertempe konstruiĝis alia domo – dum la malvarmaj tagoj ni kunvenas tie, apud krakanta fajro, por la kutima Vendreda Babilrondo.

Vere tre interesa ekskurso kun skiado….

…sinbanado, naĝado, dancado… (aperis pri ĝi ankaŭ bilda raporto en WordPress: https://duavivo.wordpress.com/2010/01/25/bilda-raporto-pri-la-vintra-ekskurso-dimancon/)

Nia Fotoekspozicio allogis ne nur multajn esperantistojn, sed ankaŭ „eksterulojn”, kiuj tiel ricevis impreson pri ni, pri Esperanto, multaj la unuan fojon!

Pasko kun ludoj en la enĉiela parto – kien intertempe alvenis printempo.

Dum Kurso pri Konstruado eblas ellerni la bazajn konojn – ne nur pri konstruado… sed legu informojn pliajn en WordPress https://duavivo.wordpress.com/2010/03/14/nova-kurso-komencigos-la-21an-de-marto/!

Ni – DuaVivaj esperantistoj – ege dankas al tiuj,

kiuj finance, foje per „malfacila laborego” ebligas, ke ni havu vere propran lokon, „landon”, kie ni sentas nin hejmece. Ni dankas la regulajn, interesajn kaj regulajn, altnivelajn lingvokursojn por komencantoj kaj por progresantojn. Ni dankas la bele, profesie konstruitan lokon, ĉirkaŭaĵon.

Ni dankas, ke vi partoprenas niajn programojn, kaj per via ĉeesto ni vivigas – tamen virtualan – sed vigle vivantan, internacian Esperantion!


Responses

  1. Koran dankon Dorina, vi priskribis nian vivon en DuaVivo ege bone per viaj fotoj kaj viaj tekstoj.

  2. “Unu bildo diras pli ol mil vortoj” oni diras. Kaj vi montris al ni multajn bildojn. Dankon por bonegan raporton Dorina :-)

  3. Dankon, gekaraj! Mi ghojas, ke vi estas kontentaj, kaj mi dankas viajn kontribuajhojn al tio chi!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: