Afiŝita de: Lariko Melnik | 25.04.2010

Saluto al nia jarkunveno de estrarano de UEA

Karaj DuaVivaj esperantistoj,

kun ghojo mi kaptas la okazon de via jarkunveno por varme saluti vin nome de la estraro de UEA, kies ano pri faka kaj scienca agado mi estas.

Sincere dirite, mi admiras vian persistan emon okupighi pri tiu chi nova tereno, estigita de la mirakla evoluo de la komunikteknologio, kaj aparte pro via iniciato “kolonii” ghin nome de nia Esperanto-komunumo.

Samkiel dum pli ol 120 jaroj, via valora agado konfirmas la veron ke al nia komuna strebado Esperanto kaj ghia profunda homeco “nenio homa estas fremda”, lau la dirajho de Terencio. Fakte la esperantistoj, malgrau esti malmultnombraj, tamen sukcesis spontane au lauplane eniri plej diversajn mediojn kaj terenojn, danke al tiu kapablo por interhoma kunlaboremo kiun Esperanto stimulas.

Fakte la Esperanto-mondeto chiam efikis kiel speco de “dua vivo” por la homoj, kiuj danke al Esperanto plivastigis siajn unuopajn horizontojn. La nekredeble belaj, nov(ig)aj shancoj kiujn liveras la nuna komunikteknologio permesis al vi trovi plian nichon por utiligi kaj videbligi Esperanton, kio estas lau mi tre salutinda kaj gratulinda.

Tial, mi petas al vi konsideri la shancon alighi al UEA kiel kunlaboranta Asocio, por tiel plenumi vian spacon en la komuna konstruado de la tegmenta organiza brancho mondskala de nia bunta movado. Mi varme bonvenigas vin en nian komunan domon UEA. Mi promesas viziti vian budon en la movada foiro, chi-julie en Havano.

Kun koraj bondeziroj por via kunveno, kaj por viaj unuopaj vivoj (unuaj kaj duaj!), mi salutas vin

José Antonio Vergara
Puerto Montt, Chilo, Sudameriko


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: