Afiŝita de: Lariko Melnik | 18.04.2010

JARKUNVENO DE ESPERANTO-KOMUNUMO

La Jarkunveno de Esperanto-komunumo okazos la 25an de aprilo en la Babilejo de Esperanto-lando je 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET). Ankaŭ nemembroj rajtas partopreni.

Provizora tagordo:

  1. Raporto pri la agado en Esperanto-lando dum la pasinta jaro;
  2. Raporto pri la financa situacio de Esperanto-komunumo;
  3. Diskuto pri la ebleco fariĝi aliĝinta Faka Asocio de UEA;
  4. Pretiĝo por la Movada Foiro;
  5. Elekto de nova estraro.

Ni volonte ricevos aliajn proponojn por la tagordo.


Responses

  1. Jen la raporto pri la agado en Esperanto-lando dum la pasinta jaro. Ni diskutos ĝin pli detale dum la kunveno.

    Agado de Esperanto-komunumo dum la periodo aprilo 2009 – aprilo 2010

    1. Organiza agado:
    Organizis la grupon Esperanto-komunumo
    – Serĉis taŭgan terenon
    – Kreis tie la ejojn (ĉefe Bonulo, dum Dorina kaj Babilonto kreis la ĉielan parton)
    – Zorgis pri regula pagado de la kotizo (Bergino)
    – Organizis elektojn de estraro
    – Kreis regularon.

    2. Lecionoj:
    – Triksi por komencantoj
    – Lariko por progresintoj
    – Babilonto kaj Dorina organizas la vendredan babilrondon

    3. Informado:
    – Blogo “Esperantujo en Dua Vivo”: https://duavivo.wordpress.com/
    – Informa paĝaro “Esperanto en Dua Vivo”: http://duavivo.webs.com/
    – DV estis prezentita dum tri malsamaj okazoj dum la UK en Bjalistoko
    – Artikolo pri DV aperis en la decembra numero de revuo Esperanto

    4. Prelegoj:
    – Majo 2009: Prelego de Anna Löwenstein pri la landonomoj en Esperanto. Ĝi estis filmita de Bergino, kaj aperis en Ipernity.
    – Dum unu el la lundaj lecionoj, Renato Corsetti prelegis pri UEA.

    5. Agadoj:
    Preskaŭ ĉiuj specialaj agadoj dum la jaro estis aranĝitaj de Dorina kaj Babilonto.
    Jen la listo:

    A. Ekskursoj – ekster Esperanto-Lando
    – por konkursi per motorboatoj (aŭgusto)
    – sketado en Alpoj (januaro)
    – skiado kun posta sinbanado kaj dancado (januaro)

    B. Komunaj festoj kaj dancvesperoj, speciale
    – Somerfesta balo (junio)
    – Festo Julavo – Sankta Nikolao (decembro)
    – Postkristnaska Festo
    – Dancvespero Karnevala (marto)
    – Pripaskaj kutimoj kaj ludoj (aprilo)

    C. Kursoj, konkursoj, ekspozicioj
    – La Unua Veturilkonkurso Esperantista (oktobro)
    – Fotoekspozicio (marto-aprilo)
    – Kurso pri Konstruado (marto-aprilo-majo)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: