Afiŝita de: Lariko Melnik | 16.04.2010

Proponu kandidatojn por la nova Estraro

Ni invitas ĉiujn Apogantojn kaj Amikojn de Esperanto-Komunumo proponi nomojn por la Estraro, ĝis la dato 1-a de majo. Kompreneble vi rajtas ankaŭ proponi vin mem! Voĉdonado okazos dum la unua duono de majo. Apogantoj kaj Amikoj estas tiuj, kiuj pagis la kotizon por la periodo aprilo-junio, aŭ kiuj deĵoris sufiĉan nombron da horoj interkonsente kun la Kasisto.

Se vi ne jam estas Apoganto aŭ Amiko de Esperanto-Komunumo, sed deziras partopreni la elekton, necesos pagi vian kotizon antaŭ la fino de la voĉdona periodo.

Bonvolu sendi viajn proponojn skribe al Kasisto Citron enmonde, aŭ per retmesaĝo al esperantokomunumo@gmail.com.

La Estraro konsistos el homoj el la listo “Apogantoj de Esperanto-Komunumo”, do bonvolu proponi nomojn nur el tiu listo. Ni petos ilian permeson antaŭ ol aperigi ilin en la fina listo de kandidatoj.

La nuna listo de Apogantoj de Esperanto-Komunumo estas jena:

1. Babilonto Karu
2. Bengil Oh
3. Bergino Dale
4. Bonulo Runo
5. Cyril Svoboda
6. Dorina Landar
7. Esperantisto Allen
8. Freekodedo Box
9. Henriko Karu
10. Kyutaro Osumi
11. Lariko Melnik
12. Makaono Karu
13. Mielo Alter
14. Soon Zenovka
15. Taneli Hak
16. Unyue Klaar
17. Viktoro Baxton

18. Camille Orfan

Se vi deziras aperi en tiu listo, sed ankoraŭ ne pagis vian kotizon por la periodo aprilo-junio, vi havas ankoraŭ tempon ĝis la 1-a de majo!


Responses

  1. Mi ankaŭ devas esti en tiu listo: mi pagis mian kotizon je (/mi rigardu… jen!) «04/02/2010 15:32:32 Destination: Kasisto Citron Gift L$3,000». Ne, mi ne proponas min mem por la Estraro, mi nur atentigas la eraron en librotenado. :-)

  2. Pardonu min, Cyril. :)

  3. Kaj mi pardonpetas al Camille, cxar ankaux li estas apoganto, kaj rajtas esti en cxi tiu listo.

  4. Dankon Bergino, sed ne gravis… Mi ege ŝatas nian komunumon kaj esperantan hejmon, estas honoro kaj privilegio iamaniere apogi “Esperanto-lando” !


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: