Afiŝita de: Lariko Melnik | 17.03.2010

Aktoroj serĉataj!

Mi jam plurfoje parolis pri la plano prezenti teatraĵon en DV. Ni ricevis la inviton prezenti teatraĵon en Esperanto de Ina Centaur, kiu estas artisma direktoro de Metaversa Ŝekspiro-Kompanio. Ŝi kutimas labori kun profesiaj aktoroj, kiuj faras alt-kvalitajn prezentaĵojn ĉe la Teatro Globo (http://slurl.com/secondlife/Shakespeare/253/253/23).

Ni legis tri teatraĵojn dum la lundaj lecionoj kaj elektis la teatraĵon “Budapeŝta ekzameno” de Sandor Szathmari. Nun finfine necesas eklabori! Ina skribis al mi jene: “Mi proponas, ke la aktoroj unue bone ekkonu siajn vortojn, eĉ lernu ili parkere. Kutime ni provludas nur voĉe dum 2 ĝis 4 semajnoj antaŭ ol ni komencas ekzerciĝi pri la movoj sur la scenejo.”

Por la teatraĵo ni bezonos kvar aktorojn:

Zamenhof
Du profesoroj (la ekzamenistoj)
Lernanto

Zamenhof kompreneble devas esti vira voĉo, sed la aliaj tri povus esti aŭ viroj aŭ virinoj.

Bonvolu atenti, ke la kvar aktoroj bezonos regule renkontiĝi kaj serioze provi dum kelkaj semajnoj, same kiel ili farus, se ili prezentus la teatraĵon dum Universala Kongreso aŭ simile. Kiam ili sentos sin pretaj, ni povos peti la helpon de Ina rilate al movoj kaj gestoj. Ŝajne ŝi laboras ankaŭ kun teknikistoj, kiuj helpos perfektigi la sonkvaliton.

En posta stadio necesos ankaŭ krei la enscenigon kaj aspekton/kostumojn de la aktoroj.

Do, kiu deziras aktori en la teatraĵo?


Responses

  1. Rilate al mia franca eldiro kaj mia esperanta nivelo, mi certe povos esti sufiĉe kredebla… kiel lernanto !

  2. Dankon, Camille! Jen la unua! Kaj kiu alia deziras aktori?


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: