Afiŝita de: dorina2009 | 14.03.2010

NOVA KURSO KOMENCIĜOS LA 21AN DE MARTO!

Kun Babilonto ni jam delonge pensadis, ke tiuspeca kurso estus tre utila, por ni ĉiuj.

Mi devas konfesi tamen, ke mi tute ne estas fakulo, eĉ ne spertulo ĉi-rilate. Mi nur ellernis ion-tion ie-tie… do, certe troviĝas inter ni multaj, kiuj multe pli kompetentas pri konstruado.

Verdire, mi tute ne emis mem esti kursgvidanto, sed ja petis kelkajn por fari tion. Bedaŭrinde sin anoncis neniu. Tiel, kun Babilonto, ni klopodas transdoni al vi tiom kaj tion, kion ni scias. Se intertempe iu pli sperta entreprenas por daŭrigi, ni ja volonte transdonos la kurson al tiu, aŭ al tiuj.

Dum estos ni la organizantoj kaj ankaŭ la kursgvidantoj, la kurso enhavos 4 partojn. Pri la unuopaj paŝoj ni konigos informon ĉi tie, en WordPress.

La kursoj okazos dimanĉon, ne ĉiusemajne, en la sama tempo, kiel la lingvokursoj por progresantoj, laŭ la peto de kelkaj partoprenontoj.

Ĉar la tempo por ni, mezeŭropanoj estos jam iom malfrue, ni komencos la kurson tute akurate (je la 22h00 MET/*DVT), kaj ni finos ĝin, post unu horo (je la 23h00 MET/*DVT), same tute akurate. Ni petas la saman akuratecon de ĉiuj dezirantoj por partopreni ĝin.

Ni, por eviti multege da tajpadon, parolos voĉe. Bonvolu zorgi pri tio, ke se eĉ ne kapaŭskultilo, almenaŭ via laŭtparolilo funkciu senprobleme.

La unua etapo okazos en nia Lernejo (Esperanto-Lando, Heim (91, 129, 26) LERNEJO)

Tiu komenca kurso, la 21an de marto, estos aparte utila por novuloj, sed ja ankaŭ por pli malnovaj DV-loĝantoj, kiuj ne konas ankoraŭ, kiujn eblojn uzi en sia inventaro.

Ni lernos, kiel ĝustigi vestaĵon, kiel ŝanĝi ĝian koloron.

Kiel ni povas alŝuti bildon, „teksaĵon” al nia DuaViva rolfiguro.

Kiel fari ordon, facile retroveblan „tutaspekton” kaj  objektojn en nia „ŝranko”.

Kiel skribi notkarton.

Laŭ niaj planoj, la supraj estas kiuj eniros en tiu unuhora kurso.

En la sekvaj etapoj (la 18an de aprilo, la 9an kaj la 23an de majo) ni lernos ankaŭ „konstrui”: ŝanĝi la formojn, aspekton de objektoj, kun- kaj disigi ilin. Fine, ĉiuj havos la eblon (kaj aspiron!) mem konstrui iun „ekzamen-laboraĵon”, laŭplaĉe.

La temoj, kaj tempoj de la kursoj estos diskonigitaj almenaŭ en grupaj mesaĝoj, ĝustatempe, proksimume antaŭ unu semajnon de la koncerna kurso mem.

Dum la unua kurso okazos en nia Lernejo, la temo de la sekvaj jam bezonas lokon, kie ni povos „materialigi” („rez”) objektojn – tiel la sekvaj okazos en iu sablujo („sandbox”), kies lokindikon ni ĝustatempe, kune kun la temo kaj tempo, ni komunikos.

Se iuj havos demandon, peton ĉi-rilate, bonvolu fari rimarkon sub tiu ĉi artikolo, ĉi tie, en Wordpess.

Fine, la kurso estas senpaga. Iu ajn, sed nepre membro de Esperanto-Komunumo rajtas ĝin partopreni. Neniu rajtas tamen ĝeni la kurson.

…. Kaj… do…

NI ATENDAS ANKAŬ VIN!

Amikeme, Dorina kaj Babilonto

(* – la precizan DuaVivan tempon ni aldonos poste, en la grupaj mesaĝoj)


Responses

  1. Tre bona ideo, kaj la horo estas oportuna por mi. Mi ĉeestos.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: