Afiŝita de: Lariko Melnik | 02.02.2010

Mi denove serĉas legantojn

Hieraŭ ni legis la teatraĵon “Fina movimento” de Paul Gubbins. Tre bone legis ĝin Dorina, Mielo kaj Babilonto. Ankaŭ venontan semajnon (la 8an de februaro) mi volas prezenti Esperantan teatraĵon dum la leciono. La celo estas decidi, kiun el la tri ni volas prezenti en la Ŝekspiro-teatro de Dua Vivo.

La lasta teatraĵo estos unu-akta drameto de Marjorie Boulton kun la titolo “2060”. Ĝi okazas en la jaro 2060 (kun multaj eblecoj por kreado de fantazia scenaĵo!) kaj havas kvar rolulojn. Kiu volontulas legi venontan semajnon? Bonvolu sciigi rapide, por ke mi tuj sendu al vi la tekston por antaŭprovo! Ni bezonas nepre unu viron kaj unu virinon. La aliaj du roloj povus esti legataj aŭ de viro aŭ de virino.


Responses

  1. Hieraŭ ni legis la lastan teatraĵon, “2060” de Marjorie Boulton (t.e. fantazia dramo okazonta en la estonteco).

    Ankaŭ hieraŭ ni aŭdis talentajn legantojn – evidente ni havas plurajn aktorojn inter ni! Kaj nun venas la demando, kion fari. Ni havas la eblecon prezenti teatraĵon en la Ŝekspiro-teatro de Dua Vivo. Ĉiu el la teatraĵoj bezonos tri-kvar geaktorojn, kaj krome ni devos krei la scenaĵon, la rolulojn kun kostumoj, la akcesoraĵojn, kaj la gestojn. (Pri la gestoj ni bezonos helpon kaj konsilon de Ina Centaur, la artisma direktoro de la teatro.)

    Mi foriros morgaŭ al Londono, sed post mia reveno la 16an de februaro ni komencu serioze okupiĝi pri tio. Necesos elekti la teatraĵon kaj la aktorojn. Intertempe bonvolu pensi, kiun el la tri teatraĵoj ni prefere prezentu, kaj ĉu vi deziras kunlabori kiel aktoro aŭ enscenigisto.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: