Afiŝita de: dorina2009 | 25.01.2010

Bilda raporto pri la vintra ekskurso dimanĉon

Post la komencaj malfacilaĵoj – retrovi la ĝustan lokon, kaj precipe nin mem – ni veturis per ski-lifto supren… ege-ege alten, por poste gliti suben per (ege rapida!) sledo.

La suprenirado ne tute glate okazis….. ni ne tuj trovis la lifton, la sidlokojn…. kaj unuj la aliajn….

Sed post sukcesa sidiĝo sur la benkon de la ski-lifto, esperplene ni leviĝis supren.

Tiun veturadon la entreprenemaj partprenantoj devis fari tamen eĉ dufoje: unue al la pinto, de kie eblas gliti per la (terura J) sledo, kaj la duan fojon al alia montopinto, kie komenciĝas la ski-vojo.

Kiel akiri la necesan ekipaĵon…? Bonŝance Dorina kaj Babilonto (kiel spertaj duavivaj skiantoj) havis transdoneblajn sportilojn, kaj…

la kuraĝuloj surmetis la skiojn…

Kiam ni, ne tre simple, denove retrovis unu la aliajn, ni reiris al la hotelo, tra ponto etendiĝanta antaŭ akvofalo. Tie certe necesas fari grupbildon

…pri la restantaj gesamideanoj, kiuj sukcese travivis la danĝeran ski-aventuron.

Por revarmiĝi ni vizitis la luksan banejon de la proksima hotelo.

La virinoj (kompreneble! J ) tuj provis diversajn sport-eblojn denove. Plej preferata montriĝis saltado en la akvon de la vasta baseno.

… tamen, ankaŭ unu viro provis la saltadon:

Populara montriĝis ankaŭ la malgranda baseno kun varma akvo, kie ni senzorge ripozis, kvankam….

ne estis facile tuj trovi kaj surmeti bankostumojn…

…kaj ankaŭ la retrovo de vestaĵoj kaŭzis iom da malfacilaĵoj en la dancejo… hm…. (pardonu pro la ne-diskreteco de la raportisto!

La dancadon poste ni daŭris en la gajetosa kaj interesa germana dancejo… ĝis preskaŭ noktomezo.

La raportisto bedaŭras nur, ke ne estis eble surbendigi, kaj aldoni al la raporto la voĉojn, ridojn, ŝercojn, la ege gajan etoson de la ekskurso.

Dankante al ĉiuj partoprenantoj, ke ili kontribuis per ilia bonhumoro al la komuna vespero, al Babilonto pro liaj fotoj,

Dorina


Responses

  1. Saluton al ĉiuj!
    mi dankas al ĉiuj partoprenantoj.
    La ekskurso estis ege amuza. Ĉiuj havis bonan humoron, ni multe ridis kune :-)

    Dankon al Dorina pro tiu bona ideo.

  2. Dankon pro tiu ĉarma bildraporto. La aranĝo efektive aspektas tre ĉeestinda!

  3. Dankon Lariko kaj Babilonto por viaj afablaj rimarkoj!
    Jes, mi pensas same, ke tiu ekskurso estis aparte bona, la loko estis interesa propoonanta tiom da programo… kaj certe, unuavice la bonhumoro de la ĉeestantoj.

  4. Mi bedaŭras, ke mi ne partoprenis, sed mi devis helpi ĉe Esperantokurso. La fotoj estas belaj.

  5. Jes, estis bona ideo la ekskurso. Ni devas ripeti pli ofte. Kaj espereble pli multe da esperantistoj povos partopreni. Ni povas ekkoni unu la alian iom alimaniere ol en la kursoj. Ekzemple mi tre gxojas ke mi eksciis ke Roy estas ege gaja homo kaj ridas ofte :-)
    Dankon al cxiuj kiuj organizis kaj partoprenis !

  6. Dankon Nef, pro via komento! Ja, ankaŭ ni ĉiuj bedaŭras, ke vi ne venis! Sed mi ion ne komprenas: Esperantokurso okazas ne dimanĉe, sed lunde… Kaj la ekskurso okazis ja dimanĉon…

  7. Jaj, kara Mielo, ni ĝojegas kun Babilonto, ke vi – kaj vi ĉiuj – venis, kaj fartis bone kaj gaje!
    Jes, ankaŭ laŭ mi tiel eblas pli bone konatiĝi, koni unuj la aliajn.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: