Afiŝita de: Lariko Melnik | 21.01.2010

Ni legos teatraĵon dum la leciono

Mi jam anoncis en decembro, ke ni povus prezenti teatraĵon en DV. Dum la venontaj lecionoj ni legos kelkajn unu-aktajn teatraĵojn por decidi, kiun ni volus prezenti, kaj por serĉi aspirantajn aktorojn.

Dum la leciono de venonta lundo (la 25a de januaro) ni legos amuzan skeĉon de la hungara verkisto Sandor Szathmari “Budapeŝta ekzameno”. En venontaj semajnoj ni legos pli seriozan teatraĵeton de la angla verkisto Paŭlo Gubbins, kaj poste espereble (se mi sukcesos akiri la libron ĝustatempe!) teatraĵojn de Marjorie Boulton.

“Budapeŝta Ekzameno” enhavas kvar rolulojn. Unu nepre devas esti viro, la aliaj tri povus esti aŭ viroj aŭ virinoj. Kiuj volas laŭtlegi la rolojn dum la leciono? Bonvolu respondi al ĉi tiu mesaĝo, por ke ni laŭeble trovu la legantojn antaŭ la leciono. Evidente ĉiuj legantoj nepre bezonos funkciantan mikrofonon!

La horo de la leciono, kiel kutime: 13.00 (DV), 21.00 (GMT), 22.00 (MET).


Responses

  1. Mi certe ĝojus partopreni en ĉi tiu bela evento, la teatraĵo, sed bedaŭrinde mi ne povos ĉeesti en DV la venontan semajnon, pro ferioj…

    Aliparte, verŝajne la skeĉo “Budapeŝta ekzameno” estas trovebla ĉi tie : http://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/ekzameno.html

    Ĝis !!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: