Afiŝita de: berginodale | 11.01.2010

Kotizoj por januaro-marto

Saluton.
Denove jen mi, Kasisto Citron.

Estas nova jaro, kaj jam estas tempo por pagi vian memvolan kotizon. Por la periodo januaro-marto, A-landanoj pagu 3000 linden-dolarojn, kaj B-landanoj pagu 2000 linden-dolarojn. Tiel vi restos aŭ estiĝos “apoganto” de nia komunumo.
Tiuj, kiuj volas resti aŭ estiĝi “amiko” de nia komunumo pagu 600 linden-dolarojn.
Necesos pagi ĝis la fino de la monato al mi (Kasisto Citron).

Mi ankaŭ memorigas vin, ke eblas deĵori en Esperanto-Lando anstataŭ pagi per monoj. Se vi volas fari tion, sendu al mi mesaĝon per retpoŝto: esperantokomunumo@gmail.com

Dankon.


Responses

  1. Mi nur deziras scii, kiel (nomo por la “pago-celo”) kaj kiom da eŭroj (monate aŭ jare), mi povas pagi por la E-komunumo de DV, uzante la sekura formularo ĉe UEA…

    Dankegon pro la informoj !

  2. La konto ĉe UEA nomiĝas Dua Vivo, kaj ĝia uea-kodo estas duvi-d. Pagante al UEA vi povus skribi: “Kotizo de Camille Orfan”. Tiel ni scios, kiu sendis la kotizon, ĉar kompreneble por sendi la monon al UEA vi devas doni vian veran nomon!

    Jen la sumo en dolaroj kaj eŭroj:
    Apoganto (A-lando) L$3000 = US$12 = 8.60 eŭroj.
    Apoganto (B-lando) L$2000 = US$8 = 5.70 eŭroj.
    Amiko L$600 = US$2.40 = 1.70 eŭroj.

    Kiel scii, ĉu vi estas el A-lando aŭ B-lando? Jen la informoj:
    B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanujo kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
    A-landoj: ĉiuj aliaj landoj.

    Tiu pago estas por la tri-monata periodo. Kompreneble, vi povus ankaŭ pagi por ses monatoj aŭ por tuta jaro, se vi deziras! Ni bezonas la kotizojn ĉefe por pagi la luon de Esperanto-lando, kiu estas sufiĉe alta: 60 (veraj) dolaroj ĉiumonate.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: