Afiŝita de: dorina2009 | 08.01.2010

PREZENTU VIAN REGIONON EN DUA VIVO!

Fotoekspozicio okazos en Dua Vivo (Esperanto Lando) pri la regiono (lando, urbo), kie vi loĝas en via „reala” vivo.

Partoprenontoj

Ĉiuj Duavivanoj, membroj de la grupo Esperanto-Komunumo.

La partopreno mem estas senpaga, tamen la „importado” de bildoj havas sian koston: nome al Linden Lab necesas pagi 10 Lindendolarojn po bildoj.

La partoprenontoj transdonos la prezentotajn bildojn (sen kopirajtoj) al Babilonto Karu aŭ/kaj Dorina Landar, ĝis la 12a de februaro, por la ekspozicio.

Prezentotaj bildoj

Pri la lando, regiono, urbo kie vi loĝas.

La bildoj estu prefere memfotitaj, sed eblas prezenti ankaŭ ne proprajn: tiel tamen nepre indiki tion en la „importita” bildo, indiki la aŭtoron de la bildo.

Ĉiuj partoprenantoj rajtas prezenti de unu ĝis ses bildojn, kun, aŭ sen kadro.

La importadon kaj la preparon de la bildoj, la aldonon de kadroj la partoprenantoj mem devas fari, kompreneble kun helpo (Babilonto kaj Dorina proponas sian helpon, dum Vendreda Babilrondo).


Responses

  1. La grandeco de la fotoj en la ekspozicio estu inter 100 kaj 200 centimetroj ĉiuflanke.

    La alŝutado kostas 10L$ je foto.
    Pro tio kaj pro necesaj afiŝoj k.t.p ni volas ankoraŭ trovi denove mecenatojn, kiuj helpos per mono la ekspozicion..

    amike Babilonto

  2. tre bona ideo. mi partoprenos…

  3. Ankaŭ mi poste sendos al vi fotojn.

  4. Mi ghojas, ke estas jam tiom da alighintoj!

    Babilonto diris, ke ni serchas denove mecenatojn: ja ne chiuj havas en DV konton, por pagi la alshutadon de la bildoj.
    Mi donas 100 lindenojn, la sumo parte kovros la kostojn (alshutado) de la necesaj plakatoj.

  5. Restas jam nur unu semajno antaŭ la limdato por aldoni la bildojn por la fotoekspozicio. Eble estas miskomprenoj: la celo de la ekspozicio NE tio estas, KIU faris la bildojn, sed por prezenti vian regionon, landon. Tial, ĝi estas ja fotoEKSPOZICIO, kaj ne konkurso.
    Nenie, en DuaVivo estas ankoraŭ tiel bunta, interesa komunumo, kiel la nia, de esperantistoj. Preskaŭ estas nur ni, kiuj alvenis el la plej diversaj partoj de la mondo. Tion ni deziras montri.

    Hodiaŭ, dum la lasta Vendreda Babilrondo antaŭ la ekspozicio, Babilonto (kaj eble ankaŭ mi) montros, klarigos, kiel facile estas „importi” foton al DuaVivo, kaj fari bildon pri ĝi.
    Se iu ne havas spertojn pri konstruado, tiu povas aldoni al Babilonto (Dorina) SURLOKE la alŝutitan foton, kaj tie ni faros la bildon pri ĝi. Do, vi certe sukcesos!

    Kiel jam menciite, la maksimumo de la bildoj estu: 5
    La grandeco de la bildo (la preta objekto) estu inter 100 – 200 centimetroj.

    Se vi mem ne havas proprajn fotojn, elektu el la reto, kaj tiun same vi povas alŝuti al DuaVivo. Bonvolu tamen, tiuokaze, noti (se estas) la nomon de la kreanto de la foto.

    La postan vendredon (la 12an de februaro), ne okazos Babilrondo. Kaj sabaton, la 13an de februaro estos la LASTA TAGO por aldoni viajn bildojn. Ja, unu semajno apenaŭ sufiĉos por ĉion aranĝi por la ekspozicio, ĝis la malfermo.

    Jam estas ankaŭ plia mecenato, kiu apogas per 100 Lindendolaroj tiujn, kiuj mem ne havas konton, propran monon en DuaVivo: Taneli Hak, al kiu mi ege dankas lian grandanimecon! Do, ja estas neniu kialo, por ne partopreni en nia agrabla, interesa, kaj valora ludo, ĉu?

  6. […] komentoj Lariko Melnik on Mi denove serĉas legantojndorina2009 on PREZENTU VIAN REGIONON EN DUA VIVO!Lariko Melnik on Kotizoj por januaro-martoCamille on Kotizoj por januaro-martodorina2009 […]

  7. Pardonon. Mi tute ne povis havi liberan tempon en la lasta vendredo kaj en chi-semajnfino. Jam estas kvin minutoj post la dudek-kvara sed mi jhus revenis hejmen de mia laborejo… Bone, do mi vespermanghos. :)

  8. Vi ja ege multe laboras Bonulo!
    Mi esperas, ke vi baldau havos iom da tempo por ni…:)))
    Havu agrablan, kaj ne strecxigan semajnon!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: