Afiŝita de: dorina2009 | 03.01.2010

Enĉiela Lando por esperantistoj

Ĉu vi jam estis tie?

Estas ja facile atingi ĝin: iru al la benko de deĵoranto, super kiu estas mapo, kaj iom flanke pli malgranda bildo. Klaku sur ĝin, aperas DV-mapo. Elektu „teleport”, kaj vi jam estas en la Enĉiela Parto!

Kion fari ĉi tie?

Babiladi kun aliaj, kiuj ĉeestas… inviti ĉi tien viajn geamikojn. Ankaŭ ne-esperantistajn: kial ne aliaj vidu nian bele aranĝitan lokon.

Vi povas indiki la lokon, kiel via hejmo, vi alvenos ĉiam ĉi tie, kaj se vi havas problemon, vi povas tuj „hejmeniri”.

Vi povas ŝanĝi viajn vestaĵojn, senĝene (ho… kiom ofte mi antaŭe serĉadis taŭgan lokon…!)

Vi povas ripozi… kaj restadi kun iu, en duopo…

Krome ĉi tie okazas ankaŭ aranĝoj, kelkaj, por kiu ne estas loko en la „ĉefa”, suba Esperanto-Lando.

Vi vidas, ke la domojn posedas Dorina Landar. Tio estas nur laŭ la nomo de posedaĵo de iu ajn (estas ja necese indiki iun posedanton). Kun ege signifa helpo (agordigo, „skriptoj”, ktp) de Babilonto Karu mi nur konstruis ilin, sed ja neniam mi uzas ilin propracele.

Ĉio, kio estas ĉi tie, estas por VI Ĉiuj, Duavivaj esperantistoj! Uzu, kaj ĝuu ilin, laŭ via plaĉo kaj bontrovo!

Permesu – sen tedi vin – iom prezenti tiujn domojn.

La unuetaĝa, „Magyar Ház” (hungara domo) estis konstruita en la stilo de popola loĝdomo en okcidenta Hungario, norde de la fama lago Balaton. La domoj havis sufiĉe vastan kovritan, sed malfermitan koridoron, kie eblis somere ripozi, vintre depreni la kotajn – neĝajn botojn… Interne estas same hungareca fajrujo, kiu servis ankaŭ por baki panon. (La fajreja parto estis ja fermita, tion mi ne faris en la DV-fajrujo). La tegmento estis kovrita ĉu per argila tegolo, ĉu per kano – depende de la proksimeco al Balatono. La muroj ofte estis ofte el argilo, malpli ofte el brikoj.

La alia, pli alta, la „Palóc Ház” (paloc – estas hungara etno, nordoriente en Hungario, fama pri ĝia belega popolarto). Tiaspecaj domoj – sube vinkelo, supre loĝloko, subtegmente eble nur sekigejo – estas en vilaĝo Hollókő. La vilaĝo, pro ĝia valora popolarkitekto estas parto de la Monda Heredaĵo.

Tiuregione oni pli ofte uzis ŝtonon, lignon por konstruado.

La tria – fakte nur eta ripozejo de iom pli granda konstruaĵo – estas en la stilo de „ban-domo”. Tiaspecaj ban-domoj estas apud la granda, varmakva lago (por ke ankaŭ vintre ĝi estu ĝuebla) en Héviz (okcidenta Hungario). Tiuj lignaj domoj estis faritaj laŭ popolkonstruaĵoj en Transilvanio (nun en Rumanio).

Mi ĝojos, se la domojn vi povos uzi, kaj vi fartas bone kaj hejmece en ili.

Tion mi deziras al vi, ankaŭ nome de Babilonto,

Dorina Landar



Responses

  1. Tre bela iniciato, Dorina (kaj Babilonto)! Dankon! Mi certe vizitos.

  2. Kun granda plezuro mi helpis Dorina konstrui tiun belan domon.
    Dorina ja havas ege bonan guston kaj ŝi jam ege lerte scipovas konstrui en DV.
    La Domo estas vere aŭtenta. Mi jam rigadis tiajn domojn en Hungario. La homoj kiuj konstruis tiajn domojn, lerte elektis la materialojn kaj la formon.

    En tiu cxi domo ni prezentos viajn fotojn kadre nia unua foto-ekspozicio en Esperantolando.

    Venu kaj rigardu ĝin

    Mi ege dankas Dorina pro tiu bona kaj bela laboro por ni Esperantistoj.

  3. … kaj mi ege dankas al Babilonto, ke li iam ajn, en io ajn helpis al mi!
    Kaj mi dankas al ĉiuj la viziton!

  4. Ho, belega, lerta kaj ankau peza laboro! Nun cxiela parto estas kun varma, tauxga etoso.
    Mi pensas, ke ni cxiuj duvivanoj devas elkore danki al Dorina kaj Babi rilate kun iliaj bonegaj ideoj farigxi cxiela parto de Esperanto-lando tiel alloga kaj komforta!
    Dankon gekaraj!

  5. Koregan dankon al Vi, kara Eleonora!
    Por ni la plej granda gxojo estas, se la Duavivaj esperantistoj uzas kaj sxatas tiun lokon!
    Ni pensas, ke dum ekstere estas vintra malvarmo, ni povas kunveni por nia Vendreda Babilrondo (kaj ankau alifoje) en la varma, vasta cxambro de “Paloc Haz” — la duetagxa domo, kie ni gastigos vin ankau per kukoj kaj kafo!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: