Afiŝita de: Lariko Melnik | 12.12.2009

Kiu volas aktori en DV?

Kiu ŝatus aktori en Dua Vivo? Mi estis kontaktita de usona komencanto, Ina Centaur, kiu jam organizas prezentojn de Ŝekspiro en DV (en la angla). Ŝi ĵus finis kurson de Esperanto kun Humphrey Tonkin, kaj tuj havis la ideon prezenti scenojn en Esperanto el teatraĵoj de Ŝekspiro en DV.

Fakte, ŝia kompanio faras ne nur teatraĵojn de Ŝekspiro. Provu ĉi tion: http://www.flickr.com/photos/ic-beauties/2858232603/ Temas pri moderna teatraĵo, duonhora, anglalingva, prezentita de profesiaj aktoroj, kiuj ankaŭ aktivas en DV.

Kun ŝia helpo ni povus fari nian propran teatraĵon en Esperanto: aŭ scenojn el Ŝekspiro (kompleta teatraĵo verŝajne estus iom tro ambicia!), aŭ eventuale pli mallongan skeĉon en Esperanto. Kiu pretus aktori en teatraĵo? Mi proponas, ke ni ekdiskutu nun kaj eklaboru serioze en januaro, post la festoj.

Ina sendis al mi ligon al pluraj teatroj en DV – aŭ al lokoj pli ĝenerale ligitaj kun la angla teatra tradicio. Jen ĝi: http://venues.sliterary.org/


Responses

  1. Estas bona ideo :-) Almenaux gxi placxas al mi. Mi volonte partoprenantus en sama afero.

  2. Ha! Mi ŝategus aktori! Sed mia komputilo estas tia malbona, ke mi malfacile povas moviĝi en DV, hahaha.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: