Afiŝita de: babilonto | 01.11.2009

Unua veturilkonkurso en DV

La 31an de oktobro 2009 okazis en Esperantolando la unua veturilkonkurso esperanta.

Antaŭ kelkaj semajnoj proponis Dorina Landar iun veturilkonkurson por Esperantistoj.

La celo estis havi programojn en Esperantolando krom niaj lernorondoj.

Dorina petis helpon de la estraro de nia Esperantolando. Ŝi ja bezonis la rajton konstui la konkursejon.

La estraro donis la rajton, kaj Dorina kaj Babilonto konstruis la konkursejon en la ĉielo super nia Esperantolando. Estis krom la starto kaj la celo ses obstakloj.

Ne gravis nur la rapideco sed ĉefe la lerteco.

Ni multe varbis por nia unua veturlikonkurso dum niaj babilrondoj kaj post la lernorondoj.

Tuj estis kelkaj mecenatoj kiuj pretis doni monon por la gajnintoj.

Finfine aliĝis 8 esperantistoj al la konkurso

Bedaŭrinde ne ĉiuj aliĝintoj aperis en la ĝusta tempo en la konkursejo.

Estis kelkaj spektantoj sur la spektoteraso.

Lariko pretis esti matĉo-estro.  Dankon Lariko

La konkurso estis ege amuza kaj ekscita.

Ni devis iri 3 fojojn la konkursvojon kaj ni mezuris la bezonatan tempon.

Ni gratualas la cxampionojn de la Esperantista Veturilkonkurso:

  1. Noktema Crystal
  2. Babilonto Karu
  3. Bonulo Runo

Ĉiuj partoprenantoj kaj la spekantoj estis kontentaj.

Mi elkore dankas Dorinan por ŝia bona laboro kaj organizado.

Bedaŭrinde ne estis multe da partoprenatoj, kaj nur la duono de la aliĝantoj aperis.

Ĉu programoj krom lernorondoj ne estas dezirataj de Esperantistoj?

Ĉu Esperantistoj ne ŝatas amuzi sin en DV?

Interesas min via opinio.

Babilonto

kunkurso_005

kunkurso_011

kunkurso_018


Responses

  1. Karaj Dorina kaj Babilonto,

    Mi bedaŭras, ke post viaj zorgaj preparoj, vi ne estas tute kontentaj pri la nombro da partoprenantoj. Unu el la neaperintaj aliĝintoj poste diris al mi, ke li eraris pri la horo, kaj tial maltrafis la aranĝon.

    Sed ankaŭ mi havas la senton ke la intereso kaj la ĝenerala partoprenado iom post iom falas. Ĉu mi pravas, aŭ ĉu tio estas nur mia impreso? (Dum la somero, kompreneble, homoj feriis kaj do ne partoprenis aranĝojn en DV. Sed nun la agado devus pli aktive rekomenciĝi.)

    Kiam malaperis la malnova Esperanto-lando, tio donis grandan instigon al nia agado, ĉar ni ĉiuj devis kunlabori por solvi la problemon. Sed kiam ne estas krizo, ni trankvile antaŭeniras, kaj ne multaj agadoj okazas, do kompreneble iom post iom la homoj enuas kaj ne plu volas viziti DV-on.

    Mi verkis artikolon pri la agado en DV, kaj la redaktoro diris al mi, ke ĝi aperos en la novembra numero de revuo “Esperanto”. Sed poste pro manko de spaco li ne aperigis ĝin. Mi dubas, ĉu ĝi aperos en la decembra numero, kiu estas jam plena. Do, espereble en januaro… Mi esperas, ke la artikolo instigos novajn homojn aliĝi al DV.

  2. Mi forte bedaŭras, ke fine mi ne sukcesis partopreni al la konkurso. Mi laboris pli malfrue ke mi pensis ĉi tiu sabato… :( Sed mi ankaŭ volis gratuli vin pro via bela laboro, via ideo estis, mi pensas, tute bone por renkontiĝi kaj kuniĝi ekster la kursoj.

    Mi komprenas ke la geamikoj, kiuj de longe laboras al la “konstruaĵo” de la komunumo en DV, nune laciĝas kaj enuiĝas… Sed mi jam vidis plurajn novajn samideanojn kaj mi do pensas ke iom post iom la geesperantistoj aŭdas pri ĉi tiu komunumo…

  3. mi pardonon petas pro la malfrueco de tiu ĉi respondo… sed mi devas diri gratulojn kaj dankojn al kaj Dorina kaj Babilonto!

    bedaŭrinde ne ĉiuj aliĝantoj partoprenis la konkurson, sed tiuj aliĝantoj, kiuj ja partoprenis ĝin sendube ĝuis la eventon, mi pensas. kompreneble mi ne povas priparoli la opiniojn de aliaj, sed laŭ mia opinio la konkurso estis tre amuza danke al la organizantoj kaj helpantoj (precipe Dorina kaj Babilonto)! korajn dankojn. :)

    mi estas novulo en Dua Vivo, sed mi pensas, ke bonus okazigi pli da tiaj ĉi eventoj (eventoj, kiuj ne nur temas pri lernado). mi klopodos partopreni ankaŭ venontajn eventojn. :)

    p.s. iam mi rampante ellitiĝos por ĉeesti lecionojn, babilrondojn ktp, mi promesas! :(


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: