Afiŝita de: dorina2009 | 16.10.2009

Ni ludu kune denove!

2529 szoveggel ok

La 31an de oktobro

Je la 06h00 (DVT), 14h00 (MET)

Ĉu vi ŝatas bicikladi, veturi sur motociklo, stiri bonan aŭton, provi novan veturilon? Ĉu vi scivolemas, kiel lerta vi estas?

Jen bona okazo!

Venu, aliĝu al nia Unua Veturilkonkurso!

Tute simple – legu nur ĉi-sube:

–         Aliĝi rajtas ĉiuj esperantistoj, membroj de grupo Esperanto, estas facile aliĝi, senpage, en Esperanto-Lando (sur la muro, ĉe la enirejo de la Lernejo vi trovos la ligilon). La aliĝo al la konkurso, same estas senpaga. Sendu notkarton au IM (internan mesaĝon) al Babilonto Karu aŭ al Dorina Landar.

–         La aliĝintoj rajtas ekzerci sin antaŭ la konkurso, dum 2 semajnoj, ekde la 06h00 (DVT)m 15h00 (MET) la 17an de oktobro, sur la konkursplaco.

Dum la konkurso kaj ekzercado eblas uzi veturilojn nur

–         ĝis maksimume 30 konstrueroj (prim – tion vi povas kontroli klakante sur la veturilo)

–         kiu funkcias minimume per unu rado, ĉenrado aŭ glitigilo

–         ne funkciata per besta aŭ homa (avataroj, rolfiguroj) forto, escepte biciklo

–         se la stiristo sidas sur/en la veturilo

–         se la veturilo daŭre veturas sur la surfaco de la konkursplaco (ne eblas uzi enareajn, akvajn veturilojn)

–         eblas uzi ankaŭ memfaritan veturilon, se ĝi konvenas al la supraj.

La aliĝintoj ricevos detalan klarigon pri la konkurso.

La adreso, la loko (landmarko) de la konkurso: Esperanto-Lando, Heim (82, 130, 592)

Kiu estos uzebla nur ekde la 17a de oktobro, ekde 06h00 (DVT) 15h00 (MET).

Grava atentigo: NE uzu la konkursejon antaŭ la indikita tempo! La uzado estas vivdanĝera!

Atentu! Gravas ne la rapideco de la veturilo, sed via lerteco!

Lokoj (landmarkoj), kie eblas akiri veturilojn, senpage:

! Freebie Heaven & Club SL >FREE, Sooseunhwa (30, 96, 59)

freebies world, Muskeg (34, 213, 61)

.-~*”Spidey’s Freebies”*~-., L, Ubunil (10, 147, 148)

!     FREEBIE HEAVEN – Free Stuf, Sooseunhwa (37, 82, 59)

..::: FREEBIES BEACH            , Freebies (26, 110, 22)

La partoprenantoj, vizitantoj ne ĝenu unu la alian, restadu sur la konkursplaco nur la ekzercantoj!

La unuaj tri gajnintoj ricevos premion!

Ĉu vi ne emas konkursi, sed vin interesas la konkurso?

Venu, kaj rigardu, kiu gajnos!

(sed estos certe pli interese ankaŭ partopreni!)

La konkurso, la 31an de oktobro, antaŭvideble daŭros 1 – 2 horojn.

Ni serĉas ankaŭ mecenatojn por la konkurso

Ĝis nunaj mecenatoj

Dorina Landar – konkurseja ekipaĵo, 100 Lindendolaroj por la gajnintoj

Babilonto Karu – 100 Lindendolaroj, konkurseja ekipaĵo kaj por la gajnintoj

autokonkurso_005


Responses

  1. Gratulojn, Dorina kaj Babilonto! Mi tre scivolas.

  2. Plia mecenato: Mielo Alter per 100 Lindenoj!
    Dankegon kara Mielo!

    Nun jam
    270 Lindenoj estos por la gajnintoj!!!!!

  3. Denove estas plia mecenato: Esperantino per 100L!
    Dankegon kara Esperantino.

    Nun jam estas 370 Lindenoj por la gajnintoj!!!
    Do jam estas ege interese partopreni.

    Gxis nunaj partoprenontoj estas:
    – Babilonto Karu
    – Noktema Crystal
    – Cicero Sparta

  4. Denove estas pliaj mecenatoj:
    Lariko Melnik per 100L kaj
    Kyutaro Osumi per 100L!

    Dankegon al vi ĉiuj.

    Jam 570 Lindendolaroj atendas malpacience la gajnintojn!!!!

    Pri la gajnontoj:
    Jam alighis 5! Vi havas ankorau 1 semajnon alighi por ekzerci vin sur la konkursejo.

  5. La UNUA ESPERANTISTA VETURILKONKURSO
    la 31an de oktobro, sabaton (jam morgaŭ!)
    komenciĝos je la 14h00 (MET) 06h00 (DVT)

    Eblas ankoraŭ aliĝi, ĝis la komenco

    La aliĝintoj al la konkurso:
    1. Babilonto Karu
    2. Cicero Sparta
    3. Taneli Hak
    4. Kyutaro Osumi
    5. Noktema Crystal
    6. Camille Orfan
    7. Tqtiana Masatada
    8. Bonulo Runo

    en la vicordo de aliĝoj.
    Laŭ la alveno al la Konkursejo, la konkursontoj rajtas elekti numeron por la vicordo, laŭ kiu ili komencos la konkurson.

    Granda monsumo atendas la gajnintojn
    670 Lindendolaroj estos disdonitaj
    dank’ al la mecenatoj:

    1. Babilonto Karu – 100 L
    2. Dorina Landar – 100 L
    3. Bonulo Runo – 100 L
    4. Esperantino Morigi – 100 L
    5. Kyutaro Osumi – 100 L
    6. Lariko Melnik – 100 L
    7. Mielo Alter – 100 L

  6. Dankon, Dorina kaj Babilonto, pro la bonega konkurso! Tre bone organizita. Mi bedaŭras, ke mi estis devigata subite eliri antaŭ la fino.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: