Afiŝita de: babilonto | 14.10.2009

Pri kio dum Babilrondoj?

Dum la kunsido la lastan lundon, kaj poste, estis lanĉitaj temoj por nia Babilrondo: kulturo, politiko, diversaj konkursoj kaj ekskursoj.

Mi pensas, ke unufoje monate ni povas dediĉi unu horon al esperanta kulturo, pridiskuti, kiujn librojn legi, kiel, kiuj libroj haveblas en la reto.

Eĉ mi proponas, ke foje ni parolu pri unu rakonto, romano aŭ poemo. Eblas laŭtlegi plaĉajn, (tamen ne tro longajn) rakontojn, poemojn.

Dorina Landar jam akceptis iufoje laŭtlegi unu el siaj preferataj rakontoj.

Ĉu vi trovas la iniciaton interesa, sekvinda?

Kiu emas ankoraŭ prezenti sian preferatan verkon?

Pri politiko mi malkonsentas babili.

Diverslande la amaskomunikiloj komentarias (kaj informas) pri politiko diversmaniere, tiel ofte la opinioj ne povas esti objektivaj.

Pri tio, la politikumantoj povas diskuti aparte, inter si. Por mi, politika temo ne apartenas al diskutendaj temoj inter diverslandaj esperantistoj.

Ĉu ni realigu ankaŭ fotokonkurson? Ĉu estas, kiuj emas prezenti, kaj transporti al DV proprajn kreaĵojn? Se estos almenaŭ 4, indas organizi ankaŭ tion.

La 23an kaj la 30an de oktobro tamen ne okazos la kutima Babilrondo.

Kion ni faros?

Tio restu ankoraŭ surprizo, pri kio vi baldaŭ povos legi en https://duavivo.wordpress.com/

Diru, skribu ankaŭ vi, pri kio vi ŝatas aŭdi, kiun programon vi deziras kun viaj geamikoj, ĉi tie, en Dua Vivo!

Ne forgesu, ni atendas ankaŭ vin en nia Babilrondo,

(preskaŭ) ĉiuvendrede

dum somera tempo je la 21h00 (MET) /12h00 DVT.

babilrondo


Responses

  1. Mi pensas ke la lingvo devas utili por la interkompreno de ĉiuj. Ni havas la ŝancon, ne nur povi konstrui originalan kulturon, sed ankaŭ alporti sian propran… Tre plaĉas al mi, do, lerni ĉiutage dank’al vi ĉiuj, kaj eble iom paroli pri mia kulturo…

    Mi ŝatus studi, legi, registrigi poezion, eble krei “esperanta klubo de la vivantaj gepoetoj” ?! :))

    Mi ankaŭ amas fotojn kaj emas malkovri novajn lokojn el aliaj flankoj de la tero… Mi kun granda plezuro bonvolas aldoni miajn proprajn fotojn…

    Pri politiko, certe malfacilas paroli de tiu grandega afero, pro la amaskomunikila propagando… Tamen ni povus interŝanĝi pri ĝenerala politiko, trans niaj timoj, ĉar la internacia lingvo certe enhavas politikajn valorojn : ekzemple mi kredas je “sennaciismon” ; mi havas la utopion kredi ke la homaro povus esti feliĉa sen landlimoj, kaj ke la limoj kaŭzas militoj, aflikto kaj suferado…

    Do, mi esperas ke komprenemaj gesamideanoj kapablas diskuti pri tio, pri diktaturo, pri registaroj, pri malvarma milito, ktp… sen antaŭjuĝoj, simple kun granda scivolo… Ni povus pli lerni kune ol dank’al niaj naciaj gazetoj, kompreneble.

    Mallongige, mi deziregas paroli, aŭskulti, legi, interŝanĝi kun ĉiuj pri arto, literaturo, kulturo, politiko…, kaj precipe afiŝi niajn similecojn, anstataŭ imagi naciajn malsimilecojn… !!

    Alia mondo eblas… iomete pli tra Esperanto !!!

  2. Bonege Camille, ke al vi plaĉas babilado pri kulturoj! Malsame kiel vi, mi ne estas “sennaciema”: mi ŝatas diversecon, ja ankaŭ en diversaj nacioj — kulturojn, kutimojn, arton. Tio estas por mi bunta, malkovrinda florkampo, kaj mi ege bedaŭrus, se ĉesus ties malsimileco.
    Pri politiko mi sentas kiel Babilonto. Mi ja estas tro sentema rilate mian landon, nacion… mi amegas ilin, kiel mian patrinon, kiel mian koramikon, mi ne povas esti subjektiva…. kaj mi ne deziras alporti tiun temon sur iun komunan tablon, dispecigi kaj analizi ĝin…
    Camille, ja estas bonege, se plaĉas al vi la ideo pri fotoekspozicio! Ja tion elpensis ankoraŭ mi, sed ja mi ne trovis kompanion por realigo. Vi entreprenus je tio, ĉu? Esperanto-Lando estus taŭga loko por tio. Necesas varbi kelkajn el inter ni, kiuj pretas alporti siajn fotojn, alŝuti ilin al DV, “enkadrigi”, (fari la objektojn), kaj ekspozii ilin, eble en la Biblioteko.

  3. Dankon pro la respondo ! Liberigi la popolojn, malfermi la limojn ne signifas perdi sian propran kulturon aŭ apartaĵon… Por mi, sennaciismo ne malpermesas la komunumojn, ĝi simple postulatas ke homoj povas feliĉi kune sed tute libere, sen registaroj, kiujn “kelkfoje” trudas ilin. Mi konsentas ke estas por la momento utopio, sed nuna utopio estas estonta realeco, ĉu ne ??

    Ankoraŭfoje, mi ja pensas ke la internacia lingvo enhavas la ideon de anarkiismo : la ordo sen la potenco. Domaĝe (laŭ mi) seniĝi je tio. Tamen mi malkontestas ke miaj opinioj ankaŭ estas subjektivaj : mi ne amas la “danĝeran” koncepton de naciismo. Sed… Ne gravas.

    Por la fotoekspozicio, jes, kun granda plezuro, sed… Kiu temo ni elektos ? Nia lando ? Nia kulturo, vivo ?? Belaj pejzaĝoj ??? Kaj kiel enkadrigi ilin en DV ??

    Kaj kio pri poeziaj legadoj ?? ;)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: