Afiŝita de: Lariko Melnik | 10.10.2009

Lecionoj de Lariko rekomenciĝos

La lecionoj rekomenciĝos venontan lundon, la 12an de oktobro. Bonvolu noti, ke mi reŝanĝas la horon al 22.00 (MET). Tamen ni provu fini akurate post unu horo. Do, la horo estos:

20.00 (GMT), 22.00 (MET), 13.00 (DV), 05.00 (t.e. mardo en Japanujo).

Kaj pri la temo… Bonulo skribis en pli frua mesaĝo, ke li ne plu tiom interesiĝas pri la agado en Dua Vivo. Ho ve, se eĉ Bonulo komencas laciĝi, la situacio estas vere serioza! Do, mi proponas debaton pri la jena temo: “Kia estonteco por la Esperanta agado en DV?”


Responses

  1. Feliĉe post la rekonstruo de Verda Babilejo mi sukcesis refresigi min.

    Sed… Verdire mi estas tre legema. Antaŭ ol mi eksciis pri Dua Vivo mi legadis ĉirkaŭ dek aŭ dekkvin librojn ĉiu-monate. Post DV mi ne legas tiom multe da librojn, sed mi ankoraŭ amegas legi librojn, kaj lastatempe mi devas legi ankaŭ esperantajn librojn, kiujn mi aĉetis en Bjalistoko (Pardonu min! Mi ankoraŭ ne komencis legi “La Ŝtona Urbo”.). Krome en Japanujo oni diras, ke aŭtuno estas taŭga sezono por legi librojn… Jes, lastatempe mi havas multe da libroj kiujn mi volas legi, kaj samtempe mi iomete enuiĝis de Dua Vivo, tial mi ne estas en DV kiel antaŭe. :-)

    Sed, tute ne gravas. Sen DV kiel mi ekzerci mian Esperanton?

  2. Ha, bonege!! Vintra tempo (?) denove komenciĝos! Mi povos dormi ankoraŭ unu horon!! :-)

  3. Ne, mi havas bonan novaĵon por vi. Ankoraŭ ne komenciĝis la vintra tempo, sed mi decidis, ke la iom malpli frua horo estas pli oportuna. Do, la lecionoj komenciĝos je 20.00 laŭ GMT, anstataŭ 19.30. Aliflanke, mi provos fini pli akurate, ĉar mi konscias, ke tio estas malfrua por multaj homoj.

    La vintra tempo en Eŭropo komenciĝos en la fino de oktobro, mi kredas. Tiam aldoniĝos plia horo!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: