Afiŝita de: Bonulo | 21.09.2009

Raporto el VB 9

Saluton. Ĉu vi vizitis Verdan Babilejon lastatempe? Ne? Bone, ne gravas, ĉar ankaŭ mi malofte vizitis Verdan Babilejon, kaj malofte estis en Verda Babilejo. Kial? Eble por mi Dua Vivo jam ne estas amuza kiel antaŭe, kaj Verda Babilejo jam ne estas freŝa… Ha… ĉu mi refreŝigu mian lokon kaj min? Bone, mi faru.

Jen nova Verda Babilejo.
 
 

Agordu atmosferon jene: Malfermu fenestron “World / Environment Setting / Environment Editor / Acvanced Sky”, kaj elektu “Foggy” ĉe “Sky Preset”. Estas iomete preme, sed la atmosfero multe ŝanĝiĝis ol la malnova, kaj al mi tre plaĉas.
 
 

Jen memoraĵoj de Bjalistoko. Mi metis la afiŝojn, la kongresan kurieron, la fotojn kiujn mi fotis en Bjalistoko kaj Varsovio, kaj eĉ ŝtopilon kiun mi ŝtelis el la strato Zamenhofa, kie iam naskiĝdomo de Zamenhof estis.

Verda Babilejo


Responses

  1. Dankon, Bonulo, pro via nova kreaĵo! Ĝi havas tre belan etoson.

    Kiam vi komencas trovi DV-on ne plu amuza, pripensu, ke vi donis kaj donas multe da plezuro al aliaj anoj. Tio valoras.

  2. belega laboro :-)
    dankegon :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: