Afiŝita de: Lariko Melnik | 14.09.2009

Regularo de Esperanto-lando

Ni jam aperigis en la blogo malneton de la Regularo, kaj diskutis ĝin dum ĝenerala kunveno. Dum la UK en Bjalistoko, mi, Bonulo, Esperantino kaj Babilonto havis eblecon fizike renkontiĝi kaj plupripensi la aferon surbaze de la antaŭaj diskutoj. Post pliaj redaktoj kaj korektoj, jen la (espereble!) fina versio. Viaj komentoj estas invitataj.

REGULARO

ESPERANTO-LANDO

Esperanto-lando estas tereno en Dua Vivo, kie esperantistoj povas renkontiĝi, babili kaj amuziĝi kune, kaj ankaŭ partopreni en kursoj kaj aliaj edukaj kaj informaj agadoj.

La lingvo de Esperanto-lando estas Esperanto.

ESPERANTO-KOMUNUMO

Esperanto-komunumo estas la grupo, kiu administras la agadon en Esperanto-lando kaj subtenas ĝin finance. Ĉiuj esperantistaj duavivanoj rajtas membriĝi en ĝi senpage. La retadreso de Esperanto-komunumo estas: esperantokomunumo@gmail.com.

Amikoj kaj Apogantoj de la grupo Esperanto-komunumo subtenas Esperanto-landon per financaj kontribuoj aŭ per deĵorado. La financaj kontribuoj estas uzataj por pagi ĝian luon kaj por financi esperantistajn agadojn en Esperanto-lando kaj en Dua Vivo ĝenerale.

Nur Amikoj kaj Apogantoj rajtas:
– sendi mesaĝojn al la grupo Esperanto-komumo;
– proponi kandidatatojn por la Estraro;
– voĉdoni por la Estraro.

Nur Apogantoj rajtas:
– membriĝi en la Estraro;
– voĉdoni pri financaj aferoj.

FINANCAJ KONTRIBUOJ

Financaj kontribuoj estas pagendaj kvar fojojn jare por la periodoj: januaro-marto, aprilo-junio, julio-septembro, oktobro-decembro (periodoj 1, 2, 3 kaj 4).

Amikoj pagas minimume 600 linden-dolarojn en ĉiu periodo (ekde oktobro 2009).

Apogantoj pagas jenan kontribuon:
A-landanoj: 3000 linden-dolaroj en ĉiu tri-monata periodo;
B-landanoj: 2000 linden-dolaroj en ĉiu tri-monata periodo.
B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
A-landoj: ĉiuj aliaj landoj.

Ĉiu, kiu ne pagis sian kontribuon ĝis la 15a tago de nova periodo, fariĝas simpla Membro ĝis li/ŝi repagos sian kontribuon.

Financaj kontribuoj povas esti pagataj aŭ al la Kasisto, aŭ al la konto de Dua Vivo (duvi-d) ĉe UEA. Kiu pagas al la konto ĉe UEA devas samtempe informi pri tio la Kasiston.

DEĴORADO

DV-anoj rajtas kontribui per deĵorado aŭ plenumo de aliaj taskoj anstataŭ finance.

La tasko de deĵoranto estas resti en Esperanto-lando por:
– babili kun hazardaj vizitantoj;
– laŭeble informi kaj helpi novulojn;
– doni informojn pri Esperanto al ne-esperantistaj vizitantoj.

Por fariĝi Amiko, necesas deĵori minimume 15 horojn en unu periodo.
Por fariĝi Apoganto, necesas deĵori minimume 45 horojn en unu periodo.

DV-anoj rajtas deĵori duope, sed ne en pli grandaj grupoj. Se ili ne sukcesas deĵori la necesan nombron da horoj en difinita periodo, ili rajtas kompletigi per proporcia financa kontribuo, interkonsente kun la Kasisto.

DV-ano, kiu elektas kontribui per deĵorado, fariĝas Amiko aŭ Apoganto nur finplenuminte la necesan nombron da horoj. Li/ŝi rajtas elekti, ĉu fariĝi Amiko aŭ Apoganto en la sama periodo aŭ en la posta.

KASISTO

La rolfiguro Kasisto estras la grupon Esperanto-komunumo kaj tenas la bonhavon de la grupo. La retadreso de la Kasisto estas: esperantokomunumo@gmail.com.

Ĉiam tri membroj de la estraro devas koni la pasvorton de la rolfiguro Kasisto kaj de ĝia retkonto. Se iu el tiuj tri homoj ŝanĝiĝas, necesas ŝanĝi la pasvorton.

Se la posedanto de la rolfiguro Kasisto forlasos Duan Vivon, necesos fermi ĝian konton kaj krei novan Kasiston.

La Kasisto ne tenu pli grandan bonhavon ol necesas por tujaj bezonoj. Se la bonhavo rapide kreskas, la troa sumo estu aŭ utiligata por la Esperanta-agado en Dua Vivo aŭ sendita al la konto de Dua Vivo ĉe UEA.

ESTRARO

La Estraro konsistas el 7 homoj, kiuj estas elektitaj por unu-jara periodo. Nur Apogantoj rajtas membriĝi en la Estraro.

La taskoj de la Estraro estas:
– stimuli kaj kunordigi la agadojn en Esperanto-lando;
– administri ĝiajn financojn kaj laŭeble certigi ĝian financan bonfarton.

La Estraro konstante komunikas siajn planatajn agadojn, rilate al la financa kaj ĝenerala administrado de Esperanto-lando, al la Membroj, Amikoj kaj Apogantoj de Esperanto-komunumo kaj prenas en konsideron iliajn komentojn kaj dezirojn. Surbaze de la ricevitaj opinioj, la Estraro mem faras la finan decidon.

ELEKTOJ

La Estraro estas elektita por unu-jara periodo. Se la nombro de estraranoj falas sub 5, aŭ se pli ol 40% de ĉiuj Amikoj kaj Apogantoj petas tion, necesas okazigi novan elekton pli frue.

Ĉiuj Amikoj kaj Apogantoj de la grupo Esperanto-komunumo rajtas proponi kandidatojn dum du-semajna periodo anoncata de la Estraro.

Ĉiuj Apogantoj de la grupo Esperanto-komunumo rajtas esti kandidatoj por la Estraro.

Ĉiuj Amikoj kaj Apogantoj de la grupo Esperanto-komunumo rajtas voĉdoni dum du-semajna periodo anoncata de la Estraro.

KONSTRUADO

Nur la Estaro povas doni permeson konstrui en Esperanto-lando.

MALPERMESOJ

Esperanto-lando estas trankvila kaj pacama loko, kie normale estas malpermesata la portado de armiloj. Ankaŭ tro bruaj aŭ ĝenaj iloj estas nebonvenaj.

Tiuj, kiuj ĝenas la trankvilon de Esperanto-lando aŭ de ĝiaj najbaroj, estos petataj foriri. Se necese, ili povos esti forigitaj aŭ entute forblokitaj.


Responses

  1. Mi opinias, ke la plimulto ne emas legi regularojn, do komentoj verŝajne mankos. Tamen mi volas laŭdi kaj danki pro la farita laborego. Tio donas al ni senton de ordo kaj sekureco!

  2. Mi tute bone komprenas, ke la plejmulto ne interesiĝas legi regularon – ankaŭ mi ne legus ĝin, se mi ne devus! Mi (kaj sendube ankaŭ la aliaj estraranoj) dankas pro la kuraĝiga komento!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: