Afiŝita de: Lariko Melnik | 21.08.2009

Invitu prelegantojn al Esperanto-lando

Ni ĉiam bezonas bonan prelegantojn en Esperanto-lando, sed bedaŭrinde estas malfacile konvinki ne-DVanojn veni prelegi ĉe ni. Mi pensas, ke multaj homoj timas eniri DV-on – mi bone komprenas tion, ĉar ankaŭ mi iom timis, kiam mi provis la unuan fojon!

Fakte, prelegi en Dua Vivo postulas multe malpli da tempo kaj energio ol prelegi ĉe sia loka grupo, sed multaj homoj ne komprenas tion. Eble ili ankaŭ supozas, ke aliĝi al DV estos tre malfacile kaj temporabe.

Tial mi nun aldonis al mia paĝaro en Freewebs novan paĝon kun la titolo “Prelegi en Dua Vivo”. Vi povas legi ĝin ĉe: http://www.freewebs.com/duavivo/prelegienduavivo.htm. Se iu povus interesiĝi prelegi en nia kursejo en Esperanto-lando, vi povos inviti lin aŭ ŝin unue legi tiun paĝon por ricevi pli da informoj.


Responses

  1. ĉu oni povas prelegi pri esperanto uzante aliajn lingvojn?

  2. Tio estas interesa demando. Laŭ mi, jes. Ni ja diras, ke en Esperanto-lando okazu informado pri Esperanto.

    Sed se iu volas prelegi pri Esperanto en alia lingvo, tiu homo ankaŭ devus trovi la spektantojn. Se ni organizas prelegon en Esperanto, ni scias, kiel trovi la spektantojn. Sed kiel ni atingu la aliligvanojn en DV?

  3. Laŭ mi, la nombro de spektantoj ne estas la plej grava afero, se la celo estas ekzemple, registri videojn. Tiamaniere oni propagandus samtempe la esperanton (per youtube, vimeo, kpt) kaj konkrete la esperantan lernejon ĉe la Dua-vivo. Ja la dua-vivo povas esti ilo por prepari prelogojn rapide, kaj sen geografikaj problemoj, ktp.

    Aliparte, mi vidas la duan-vivon kiel pli malpli amuza tujmesaĝilo. Kiel vigligi tiun ludobabilejon?. Simple aranĝante interesajn agadojn. Ne multe gravas ĉu la spektantoj estas kutimaj loĝantoj, ĉe la dua-vivo, aŭ apartenas al iu grupo. Fakte kiam oni prelegas tie, mi kredas ke pli taŭgas anoci la okazaĵon ekster la propra DV (ekzemple, en lernu, DV-forumo, kpt). Male, iu povus ĝui precipe la ludan parton, kaj uzi la esperanton-landon kiel iu uzas virtualan vendejon, streptease-lokojn, kaj aliaj “amuzaĵojn” kiujn la programo enhavas. Tiakaze, le celo estus konvinki al vendistoj, al streeptease-virinoj, monstoj kaj vampiroj pri lerni esperanton… Al mi ne multe interesas tiu vojo…

    Cetere, la esperanta dua-vivo centriĝas tro en la europa tempo (bonulo kaj ginko konas speciale bone tiun aferon). Ĝi estas komprenebla, ĉar la nuraj du instruistinoj loĝas en Europo. Do mi demandas: kial iu ajn ĉinulo ne povas uzi la lokon por prelegi pri la esperanto en la ĉina lingvo kaj en sia propra tempo?. Vi povas respondi: “ni ne havas ĉinulojn en la Esperanto-Lando” :) , nu, ankaŭ ne ekzistas tia ebleco. (krom ekzistas alia virtuala mondo por ĉinuloj http://www.hipihi.com, kaj multe pli aliaj)

    Nu, temas nur pri ideoj.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: