Afiŝita de: dorina2009 | 03.08.2009

PRI DUAVIVO

Babilrondo_001

Niaj geamikoj, Babilonto,  Bonulo, Esperantino, Ginko kaj Lariko sukcese – eĉ dufoje! – prezentis nian DuaVivon dum UK.

Pri tio raportis al ni Babilonto kaj Esperantino, la lastan dimanĉon vespere, apud „blanka” tablo, manĝante, trinkante, en tre bona etoso, en la enĉiela parto de Esperanto-Lando. La raporton sekvis demandoj pri UK, ni babilis, ŝercis.

Ĉu ne estus bone ĉiusemajne partopreni iun interesan programon, ĝui kunestadon?

Kune kun Babilonto, ni proponas por la sekva semajnfino gajan programon.

Ni pensis, ke eble por dimanĉo… Kiu tempo estus plej taŭga por ni? Ĉu la kutima MET-vespera tempo, DV-tempo: 12h00? Aŭ pli frue, jam je la 06h00 DV-tempo?

La programo estos surprizo!

Ĉi-foje ĝi okazos ne en Esperanto-Lando, sed aliloke.

Venu tiuj, kiuj ŝatas provi sian lertecon,  kiuj ŝatas ridi, ŝerci. Kiuj ŝatas esti kune kun aliaj esperantistoj en vere internacia medio. Venu tiuj, kiuj ŝatas praktiki sian lingvokonon. Venu tiuj, kiuj estas scivolemaj, kio tie okazos…

Do, venu kiel eble plej multaj!

Pri la preciza loko kaj tempo vi ricevos noton, tra grupoj Esperanto kaj Esperanto-Komunumo.

Amike,

Ankaŭ nome de Babilonto, Dorina

Babilrondo_004


Responses

  1. Koran dankon kara Dorina pro via Artikolo.
    Vi bone preparis la lokon en nia ĉiela lando.
    Plaĉas al mi la domo :-)
    Estis agrabla babilrondo. Mi dankas al ĉiuj kiuj partoprenis.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: