Afiŝita de: dorina2009 | 03.08.2009

Kiel helpi al novuloj?

Dum UK, dum prezentado de DuaVivo, kelkaj esprimis zorgon, ke ili volas prefere partopreni en programoj de Esperanto-Lando, sed ne deziras renkonti malfacilaĵojn, kiel iri, vesti sin, ktp.

Estas utile ankaŭ deĵoradi, kaj montri, kie la novuloj trovas por si taŭgajn vestaĵon, haŭton en Esperanto-Lando. Kaj tio estas ankoraŭ nur la komenco! Poste, la malfermo de la kesto, la „alportado” de diversaj aĵoj en la propran „ŝrankon”,  eble eĉ enpaki ilin (por poste trovi), kaj fine surmeti… do, ĉio ĉi estas ne facile por novnaskito. Kaj ne ĉiam estas en Esperanto­-Lando deĵoranto, kiu ne nur scias, sed ankaŭ kapablas klarigi, kiel tion fari.

Mi proponas, ke – krom deĵorado, certe – estu ebleco akiri (nur per 1 klako) informon, kiel tion fari. Ĉar multaj ne bone komprenas ankoraŭ esperanton, kaj por kompreni tiom da novaj agoj, tiuj informoj povu esti ankaŭ nacilingve akireblaj.

Estus krome utile, se ni povos helpi tiujn, kiuj ne bone komprenas esperanton. Ili malofte venas al Esperanto-Lando, verŝajne, ĉar ili ne sentas sin sufiĉe memstara en komunikado. De tempo al tempo ili partoprenas kursojn,  sed multaj poste forestas, kaj eĉ ne plu partoprenas la kursojn.

Mi proponas, ke estu listo de helpemaj esperantistoj, kiuj pli-malpli jam konas ion-tion en DuaVivo,  kaj pretas helpi al komencantoj, nacilingve. Sinproponu tamen nur tiuj, kiuj eĉ se ne ĉiutage, sed almenaŭ ofte estas enretaj,  kaj atingeblaj.

Listo, kun ties nomoj estu en bone videbla loko en Esperanto-Lando.

Kun informo, ke oni kopiu la nomojn en la serĉilo kaj sendu al ili IM (certe, klarigi, kiel!).

Mi jam nun proponas min mem, kiel tia „helpanto”,  por hungarlingvanoj.

Mi esperas, ke baldaŭ alvenos multaj similaj sinproponoj, kun indikoj de lingvoj, kaj estos iu (ĉu Bonulo, denove?), kiu kompilos la liston, kaj algluos ĝin en Esperanto-Lando.


Responses

  1. Bonega ideo kara Dorina!
    La dejorado en nia lando vere estas grava kaj necesa!
    Ankaux mi volonte estos en tiu listo pri “Helpantoj”
    Mi povos helpi al novuloj el germanio, kiuj ankoraux ne bone povas paroli esperante.

  2. Mi povas esti Helpanto por pollingvanoj kompreneble :-)

  3. Kaj mi por norveglingvanoj.

  4. Bone, do mi helpu al japanlingvanoj, ĉar mi flue povas paroli japane. :-)


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: