Afiŝita de: Lariko Melnik | 11.07.2009

Venonta leciono kaj demando

Dum la leciono de venonta lundo (la 13a de julio) ni legos poemojn de William Auld.

Cetere, mi ĵus eniris por sendi la anoncon al la grupo “Esperanto-leciono”. Ĉar estis mesaĝo de Linden Lab pri nova versio elŝutebla, mi unue faris tion. (Tiu mesaĝo aperas de kelkaj semajnoj, sed pro manko de tempo mi ne elŝutis ĝin pli frue.) Nun mi konstatas, ke mi ne plu trovas mian inventaron en la suba angulo de la ekrano, kaj ĉiufoje mi devas iri al “View” por rehavi ĝin. Eĉ pli ĝene, kiam mi klakas sur mian rolfiguron, aperas la kutima eta fenestro kun “gestoj”, “aspekto”, “grupoj” ktp. sed ial mankas la segmento en kiu estas la vorto “geamikoj”. Ĉu iu povas klarigi tion? Kie mi nun povos trovi mian liston de geamikoj?


Responses

  1. Ankaŭ mi senpripense instalis la novan version. Tuj poste mi spertis, ke senĉese okazas paneoj kaj frostiĝoj. Similan sperton rakontis al mi iu alia. La sola solvo estis malinstali ĉion kaj reinstali la malnovan version. Ĝi troveblas per http://wiki.secondlife.com/wiki/Old_versions.

  2. Por trovi liston de viaj amikoj, klaku ĉe “Communicate” trovita ĉe la sube maldekstra angulo de la fenestro. Tie trovu vorton “Contacts”. Klaku tie por aperigi liston de amikoj.

  3. Dankon! Mi rigardis, sed mi ne kuraĝis nun provi reinstali la malnovan version.

    Mi ankoraŭ ne provis la novan version dum leciono. Mi vidos, kiel tio funkcias praktike, antaŭ ol riski malinstali la novan version.

  4. Mi refoje skribas adreson, ĉar en la ligilo de Henriko estas punkteto fine kaj pri tio ne ĝuste ĝi malfermas – http://wiki.secondlife.com/wiki/Old_versions


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: