Afiŝita de: Bonulo | 08.07.2009

Informoj pri la kotizoj por la nova periodo kaj aliaj

Saluton.
Mi estas Kasisto Citron.

Ĉu vi memoras ke vi devos pagi la kotizon por la periodo Julio-Septembro? Mi petas ke vi A-landanoj pagu 3000 linden-dolarojn, kaj vi B-landanoj pagu 2000 linden-dolarojn, kaj vi amikoj pagu 150 linden-dolarojn al mi.

Sed por la venonta periodo Oktobro-Decembro vi Amikoj pagu 600 linden-dolarojn al mi. Jes, ni altigos la koizon. Sed estu trankvila. Ni proponas al vi ke deĵoru en Esperanto-Lando minimume 45 horojn, vi fariĝos Apoganto. Aŭ deĵoru minimume 15 horojn, vi fariĝos Amiko. Tasko de la deĵorantoj estas resti en Esperanto-Lando, kaj gvidi hazardajn vizitantojn al la lando. Sonas tre interesa, ĉu ne? Se vi interesiĝas pri la deĵorado, sendu al mi mesaĝon.

esperantokomunumo@gmail.com

Kaj mi havas ankoraŭ unu informon: Vi ĉiuj kiuj iros al la Kongreso en Bjalistoko vi povos pagi al la konto de Dua Vivo ĉe UEA anstataŭ pagi interne de Dua Vivo. Vi povos doni la monon ĉe la tablo de Dua Vivo en la Movada Foiro kiu okazos la 25-an de Julio de la 18:30 ĝis la 20:30.

3000 linden-dolaroj = 12 US-dolaroj = 8.60 Eŭroj = 38 Zlotoj.
2000 linden-dolaroj = 8 US-dolaroj = 5.70 Eŭroj = 25 Zlotoj.
150 linden-dolaroj = 0,60 US-dolaroj = 0,45 Eŭroj = 2 Zlotoj.

Dankon.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Kategorioj

%d bloggers like this: